Numero 127 – vintro 2019

Amo estas afero komplika

Hodiaŭ mi volas paroli pri amo. Jes, pri tiu ordinara amo de knabo al knabino kaj inverse. Kial ne paroli pri ĝi, se ĉiuj pri ĝi parolas, vivas ĝin? Ni dediĉos al ĝi kaj al koro eĉ kelkajn instruojn.

„Kial al koro?” – falis demando kaj aperis respondoj de viaj samaĝuloj. – „Kial la koro?” – tia estis iam titolo de radia elsendo. „Ĉar koro estas la plej nobla organo de ho-mo, ĉar sen koro ni ne povas vivi”. „Ĉar eble ne estas koro nesopiranta al amo”. „Ĉar per la koro oni sentas la amon al natura belo, al muziko, al gepatroj kaj gefratoj, per la koro oni sentas la amon al knabo”.

Ne mirige, ke oni aŭdas, ke la koro batas ankaŭ pro timo, ne nur pro amo. – „Iu havas la koron kiel ŝtonon” aŭ „molan kiel vakson”. Tia etulo pezanta apenaŭ ĉirkaŭ 300 gramojn kaj kun ĝi tiom da klopodoj! Ne nur kiam ĝi „mal-bone funkcias”, sed ankaŭ kiam ĝi sanas.

La koro estas motoro de vivo kaj amo. Estas motoro de amo al ĉiuj. Unuj kun rideto kaj malamo, aliaj kun so-piro parolas pri ĝi. Unuj surgenue – aliaj obscene. Estas an-kaŭ tiaj, kiuj kalkulas ĝin al verokono kaj vendas ĝin sur-strate. Sed ĉiu homo volas ami kaj esti amata. La homo vi-vas amon, kiel fungo humidecon. Tamen ne eblas paroli pri amo kun rido. Ne eblas ridi pri amo. „Multon mi pardonas al junaj homoj, sed estas unu afero – diras Sac. Perryvet – kiu forpuŝas min decideme, tio estas, kiam mi vidas, ke iu – precipe iu juna – ridas pri amo”.

Prave. Ĉar eblas ĉi tie apliki la diraĵon: Diru al mi pri kio vi ridas, kaj mi diros al vi kia vi estas… Feliĉe nemul-taj estas junaj homoj tiuspecaj. Plimulto da junularo kredas je amo. Ni aŭskultu do, kion diras kaj skribas gejunuloj pri amo:

  1. a) Al nemultaj esceptoj – ĉirkaŭ 4 % de iu enketo en unu instituto – apartenas tiaj eldiroj: „Amo, tio estas reci-proka trompiĝado” (19-jara). „Ne estas vera amo, sublima, ideala, ĝi estas degenerita de homoj” (19-jara).
  2. b) Feliĉe, ĉirkaŭ 90 % de knabinoj kontestas ĉi tiun aserton. „La vera amo – estas la plej bela kaj plej nobla sento, oni devus kunigi ĝin kun amikeco” – (22-jara). „Amo, tio estas sento sublima kaj bela. Ami, signifas bone fari al proksimulo” (19-jara). „…tio estas komunaj interes-iĝoj kaj tristoj”.

Kio estas amo?

Ĉu amo estas la cigana infano? Senhejma? Kie estas ĝia fonto? Komenco?

Se ĉiu homo kreitas al amo, do la amo estas esenco de lia vivo, donas al ĝi sencon, alportas feliĉon. Devas esti komuna fonto de ĝia deveno. Kie? Aŭskultu! – Infano estas simila al patro aŭ patrino. Kaj ĉu vi scias, kiu estas nia ko-muna patro? – Dio. Ni estas infanoj de Dio. Kaj Dio estas Amo. De tie ne mirige, ke ni estas infanoj de Amo. „La amo estas el Dio” – diras sankta Johano la Apostolo (1 Joh 4:7). Kaj sankta Paŭlo aldiras: „Amo neniam pereas…” (1 Kor 13:8).

– Nu, bone. Mi komprenas… – vi respondos al mi. – Sed mi ne komprenas kial, se ĝi de Dio devenas, se homo kreita al amo – kial tiom da „malfeliĉaj amoj”, „rompitaj koroj”, familiaj tragedioj, tiom da disreviĝoj? En kio kon-sistas la „vera” amo? Mi povus diri, ke kulpas la suno, se iu ricevis sunfrapon, difektis siajn okulojn aŭ brulvundis la haŭton… Sed ja ne kulpas la suno. Ne kulpas Dio, ke iu serĉas nur sensojn. Sed, se vi demandas, en kio ĝi konsis-tas? Mi respondos al vi per la vortoj de sankta Tomaso: „En avido de bono”. Sed estas diversaj valoroj de bono, di-versaj estas avidoj kaj diversaj amoj. Alia al floro, alia al homo aŭ Disinjoro.

Inter kreitaĵoj, la plej alta bono proksima al senfina bono – kreita „laŭ la bildo de Dio” – de Amo mem – estas homo. Ne mirige, ke ĉiu natura, donita de la natur-Kreinto, inklino al alia persono, baziĝas sur seksa diferenco. Ĉar tamen la homan koron povas kontentigi nur Dio – senfina Bono, Patro kaj kaŭzinto de nia amo – do en la homo amata de ni, nur daŭraj valoroj, kiel ekz. karaktero, boneco, amo, justeco, povas esti garantio de konstanta amo. Nur tio povas esti kaj estas la plej forta nodo, bazo kaj ligo de amo kaj amikeco.

Do, ne juna buŝeto, bele pentrita – kvankam tio ne malŝatinda – kaj ne aspekto, ne aŭtomobilo, estas garantio kaj esenco de vera amo. Ne. Ĉar sin trovos alia vizaĝo, pli bela, aŭtomobilo pli bona, kaj kio tiam?

„Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio, kaj tiaj ni estas” (1 Joh 3:1). Jen la kaŭzo por fiero kaj ĝojo. Jen la kaŭzo por konkludoj. Sekve la amo ne estas sonĝo. La amo estas ne cigana, sed Dia infano. La amo, estas ne komplika sed tre simpla afero. Sed la amo ne estas volupto, avido.

Ĉu licas ami? Jam nun? Jes. Vi povas ami. Ne miru tion, kion mi diras nun. Vi povas, vi rajtas. Sed ne forgesu pri unu: – Por ke ne okazu ruiniĝo aŭ katastrofo, ŝanĝu la rapidumon en via kor-motoro. Transloku relkomutilon. Vi devas iom komuti por ne misvojiĝi. Vi devas tiun instink-ton sublimigi – nobligi. Ĉar tiu grandioza energio devas esti bone utiligita. Tiam ĝi estos por vi inspiro, nobligos vin, donos sencon al via vivo, al via laboro.

Al tiu nobligita, juneca amo, la homaro ŝuldas la grandiozajn ĉefverkojn de arto, de literaturo, sciencajn malkovrojn kaj sportajn rekordojn. Al ĝi ni ŝuldas plurajn poemojn de Mickiewicz, tutan poezion de Słowacki, Dian Komedion de Danto. Ni renkontas ĝin en la vivo de sankt-uloj, ekz. ĉe sankta Tereza, kiu direktis ĉi senton al Jesuo. Nenio tiel nobligas knabon kiel la ĉasta konduto fronte al knabino, kiun li amas. Tian amon, grandan, subliman, nob-lan, bazitan sur amikeco, jam nun mi deziras al vi. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.80, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony