Amo
Amo
Milojn da disertaĵoj, traktatoj kaj versaĵoj oni regis-tris pri tiu, kiu en la koro gastas t.e. pri la granda, varmega amo.
Iam kaj iam vi ĝin eĉ ne rimarkos, ĝi venas silente, lante, nesignife, kaj jen subite la koro en la brusto ekbat-egas.
Kaj indiferente ĉu ĝi estas la unua, kaj eble la dua aŭ iu ajn sinsekva, ĉiu liberigos en ni la vulkanon de espero.
Ĉu tamen ĉiam ĝi devas esti feliĉa? Eĉ varmega, furioza kaj superba, iam kaj iam en kruelan senesperon ĝi portos.
Neniam vi mensogos dirante, kiu la unua, ĉar de ĝi ĉiam vi komencos kalkuladon, sed vi ne scias, kiu fine res-tos.
Kaj eble tio estas tute alie? Ne estas du egalaj, sed ĉiu estas alia, malsama en grandeco kaj ĉiam senkulpa.
Ĝi estas spirito kaj alprenas la formon de persono. En la koro ĝi havas ĉiam tro stretan loĝejon, do ĝi elŝiriĝas ĝis ĝi fariĝos korpo.
Amo mia! Kie enestas via ankro? Kiel distingi vin disde ordinaraj flirtoj, disde via ombro kaj dolĉaj bagatel-aĵoj?
Verkis Wojciech Bocheński
Tradukis Stanisław Płachta OFM
_______________________________________________
Servante al aliaj mi konsumiĝas.