Numero 119 – vintro 2017

AMIKOJ EL LA ĈIELO

Sanktuloj atendas niajn petojn pri propeto

La konversacio kun Danielo Gajewski kies savo estis agnoskita kiel miraklo por la kanonizado de patrino Ursula Ledóchowska.

 

Konstante Vi loĝas en Japanio. Estas la ŝanco, ke Vi re-venos al Patrujo?

Neniam mi volis forveturi el mia lando kaj setli eksterlande. Sinjoro Dio tiel aranĝis, ke Li starigis sur mia vojo Jumiko – la japaninon, kiu estiĝis mia edzino, kaj tio retenis min en la Lando de Floranta Ĉerizo. Ĉiam tamen mi pensis pri la reveno al Pollando. Kun la edzino ni faras ĉion, por post unu jaro reveni jam por ĉiam. Nun ni venis al Pollando, por pritaksi kaj prepariĝi por tio.

 

Kion Vi faros post la reveno al hejmurbo Koŝalino?

Ni pensas pri food truck. Ni kuirus la japanan manĝon por poloj, sed en pli malaltaj prezoj. La aferon ni gvidus en la tuta Pollando, ĉe okazo Jumi ekkonus mian Patrujon. Tio estus ankaŭ la maniero por gajni la monon por vivteno kaj la ebleco esti kune.

 

Pri kio Vi okupiĝas en Japanio?

Dum ok jaroj praktike senpaŭze mi instruis la anglan lingvon. Miaj lernantoj havas de 6 monatoj ĝis 70 jaroj. Por pli bone ekkompreni japanojn kaj Japanion, mi klopodis entrepreni diversajn laborojn, interalie en la japana tele-vido, kie mi volvis kablojn kaj mikrofonojn, en la vendejo kun uzitaj varoj aŭ en bufedejo. La edzino ekde pli ol dudek jaroj laboras en gastronomio kaj faras tion plej bone, de tie niaj planoj, por reveni al Pollando kaj kune labori por propra afero.

Ni vivas tre modeste, sed mi diru senkaŝe: ni estas riĉegaj per la amo – kaj nia reciproka, kaj la Dia.

 

Ni scias, ke Via edzino travivis danke al Vi konvertiĝon.

La edzino, kiu ekde kvin jaroj estas en nia kristana familio, havas nun pli grandan trankvilon, komprenon, ŝi ĉerpas la forton kaj vivsencon el la kredo. Pli frue ŝi tion ne posedis. Tio estas malgaja, ke multaj japanoj ne spertas tion. La kredo donas al ni la internan liberecon. Eĉ la tre malfacilajn aferojn, kiuj aperas survoje, trompojn aŭ akci-dentojn, multe pli facile estas akceptadi kaj solvadi.

 

Kiel aspektas la vivo de katolika Eklezio en Japanio?

En ĉi tiu pli ol 140-miliona lando da kristanoj estas  malpli ol unu procento. Konsidere al konfuceanismo, bud-hismo kaj ŝintoismo la religio en Japanio, eĉ inter katolikoj kaj kristanoj, pli akceptata estas en la sfero de filozofio ol dogmoj, pro tio luteranismo antaŭiĝas sur la japanaj insu-loj. En Sapporo, kiu estas pli granda ol Varsovio – same koncerne teritorion, kiel ankaŭ nombron de loĝantaro – da katolikaj preĝejoj estas malpli ol dek. La komunumoj de kredantoj estas malgrandaj, danke al tio ĉiuj konas sin reci-proke kaj estas ege amligitaj. Nia paroĥa preĝejo, gvidata fare de franciskanoj, estas malproksima de nia hejmo je kvaronhoro da veturo per aŭto.  Tio estas tre proksime. En dimanĉo estas tie tri sanktaj Mesoj.

Dum la restado en Pollando Vi rakontadis pri la atesto de sia savo fare de Sankta Ursula Ledóchowska?

Unu monato estas tre mallonga tempo, nur unufoje mi havis la okazon rakonti, dum la kvara taga de noveno al Sankta Ursula Ledóchowska en mia hejma paroĥo. Mi vizitis ankaŭ la fratulinojn ursulaninojn ĉe la strato Wiślana en Varsovio kaj en urbo Ożarów, kie en la jaro 1966
la sanktulino min savis, kiam kaŭze de elektroŝoko mi perdis konsciencon, kaj la elektroenergio kaŭterizis miajn fingrojn ĝis ostoj en la dekstra manplato.

Vi petas de Sankta Ursula la propeton, Vi spertas ŝian konkretan helpon? Tio estas tre delikata materio.

Tio estas nenia delikata materio, sed tre dura kaj tre
konkreta. Estante la viva ekzemplo de miraklo, mi ne imagas la vivon sen sanktuloj kaj des pli sen la Patrinjo, kiel mi nomas la Sanktan Ursulan Ledóchowska. Kune kun la edzino Jumiko, preĝante, ni petas pri ŝia propeto kaj tre konkrete ni ĝin spertas. Sankta estas la amiko el la Ĉielo, mi ĉiam tion substrekas, kiu atendas niajn petojn pri la pro-petado. Nuntempe homoj ne kredas je la ekzisto de diablo, la historio pri sanktuloj estas por ili strangaĵo. Kaj la sanktuloj estas tiucele, por profiti el ilia helpo kaj pro-petado.  Al Japanio lastatempe venis la relikvoj de Johano Paŭlo la Dua kaj de Sankta Faŭstina. Johano Paŭlo la Dua elpetas multajn gracojn. Tiuj, kiuj estas en la Eklezio, kon-scias pri la forto, kiu fluas el la propetado de sanktuloj. Nia rolo estas rakontadi pri tio al aliuloj.(…)

Karolina Goździewska

La tuta interparolo kun Danielo Gajewski estas lokita en la taga gazeto Nasz Dziennik la 19-an de majo 2017, paĝo 18 kaj estas legebla pollingve je <publicystyka@naszdziennik.pl>

 

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony