ABC – KRUCMILITO DE LA AMO
ABC – KRUCMILITO DE LA AMO
- Estimu ĉiun homon, ĉar en li vivas Kristo. Estu
perceptema al ĉiu – li kaj ŝi estas via frato kaj fratino.
- Pri ĉiu opiniu bone – pri neniu opiniu malbone.
Eĉ en plej malbona homo strebu trovi ion bonan.
- Pri aliuloj ĉiam parolu bone – pri proksimuloj
neniam parolu malbone. Rebonigu maljustaĵon kaŭzitan
pervorte. Ne estu kaŭzo de konfliktoj inter homoj.
- Kun ĉiu parolu per lingvo de amo. Ne altigu
voĉon. Ne malbenu. Ne kaŭzu problemojn. Ne kaŭzu
ploron. Trankviligu kaj elmontru bonon.
- Pardonu al ĉiuj ĉion. Ne konservu en la koro
koleron. Ĉiam proponu la manon por repaciĝo kiel unua.
- Ĉiam bonfaru al la proksimulo. Al ĉiu faru bonon,
kiel vi volas, ke aliuloj ĝin faru al vi. Ne pripensu tion, kion la aliulo faru por vi, sed tion, kion vi faru por la aliulo.
- Aktive helpadu en suferado. Volonte kontribuu
per konsolo, konsilo, helpo, per la koro.
- Laboru honeste, ĉar la fruktojn de via laboro uzas aliuloj, kiel ankaŭ vi uzas fruktojn de ilia laboro.
- Enviciĝu en la vivon de la socio. Malfermu vin al malriĉuloj kaj malsanuloj. Dividu vin pri materiaj kaj spiri-taj bonoj. Klopodu vidi bezonulojn ĉirkaŭ vi.
- Preĝu por ĉiuj, ja eĉ por malamikoj.
Kardinalo Stefan Wyszyński
(Kp. Dio benu 2015/1)