Numero 125 – somero 2019

7+ de prezidento Mościcki

En la epoko de 500+ por la unua infano ne multaj hodiaŭ memoras, ke antaŭ milito nur la sepa filo naskita en la pola familio akiradis signifajn privilegiojn. Garantiis tion la dekreto eldonita en la jaro 1926 fare de la prezidento Ignaco Mościcki, enskribanta la feliĉulon el sub sepo en la oficialan registron de la prezidentaj baptofiloj (nepre kun la nomo Ignaco). La knabo jam ĉe starto ricevis alte interezo-donan ŝparlibreton kun deponita sumo 50 zlotoj (la duono da salajro de instruisto!), senpagan lernadon kaj studadon enlande kaj eksterlande, kaj ankaŭ senpagan sanprotekt-adon kaj senpagajn biletojn por vojaĝado (rajtigitajn ankaŭ al ceteraj gefratoj). Kaze de la nasko de ĝemeloj al la elita rondo eniradis ambaŭ knaboj (sepa kaj oka). Kvankam malfacilas nun kredi je tio, al la program 7+ konvenis (ĝis la eksplodo de milito) 900 novnaskitoj! La premiado de la virseksaj idoj havis klare la militant subtekston. Por la juna Polujo bezonaj estis defendantoj. Sed el la supre menciitaj Ignaĉjoj elkreskis iom post iom ne nur oficiroj, sed ankaŭ sciencistoj, sacerdotoj, artistoj…

Hodiaŭ ni havas alian tempon. Kvankam oni apogas finance jam la unuan naskiĝantan infanon, tamen ja mal-multaj estas familioj kun pli ol tri infanoj. Dume la aktuala indico de infanaro je la nivelo 1,4 ne donas eĉ la rektan anstataŭigeblon de generacioj (2,1). Ne favoras demogra-fion la kontraŭfamilia ideologio gender (LGBT), militantaj por abortigo laŭ deziro feministinoj nek la modo je hedon-ismaj unuopul(in)oj. La blanka, laikigita Eŭropo maljun-iĝas rapidege, redonante senbatale la kampon por la mult-obliĝantaj je la unia socia prizorgo muzulmanoj. Laŭ la sta-tistikaj prognozoj la estonteco apartenas al kredantoj; ja ĉiu religio subtenas generadon. La volviĝado de kristanaro kaŭzas, ke baldaŭ la Malnovan Kontinenton ekdominos islamo…

  1. La programo 7+ de Mościcki ne havis la signifon por kvanto da infanoj de poloj. La volon donadi novan vi-von kaj la ĝojon el posedo de infanoj, poloj dankoŝuldis al sia profunda kredo.

Lech Makowiecki

El: Semajnrevuo SIECI, 18-24.03.2019, paĝo 91.

Esperantigis Stanisław Śmigielski

______________________________________________

 

Vintro         =       blanka koloro

Printempo   =       verda koloro

Somero       =       ruĝa koloro

Aŭtuno       =       flava koloro

______________________________________________

 

La revelaciita vero pri satano, t.e. pri la falinta anĝelo, pri la malbona spirito, nomata ankaŭ diablo aŭ demono, ente-nita estas en la Sankta Skribo kaj en Tradicio de la Eklezio.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony