Numero 126 – aŭtuno 2019
Mi serĉas…
Mi serĉas…
Viajn postsignojn mi tuŝas
en silenta preĝo
malfermiĝas okuloj
en kortuŝita koro
sur la sanktaj piedvojetoj
mi serĉas Vorton kiu venis
fariĝis Korpo
ekbrilis en kaverno
ĉar mankis loko
ili ne ekkonis Lin ○
Vi levis denove…
Vi levis denove
falintan animon
dornojn de peko eltiris
plifortigis per Vorto
kiu Korpo fariĝis
por nutri
vundojn lavi
savi por ke ne mortu ni
Vi donis Vin
kiu suferis amis estas
Sinjoro kaj Dio
mi ne estas inda
sed diru vorton
mi vivos denove ○
Leviĝas…
Leviĝas koro malfermita
en silento de altaro
sur la brakoj de animo
per bidoj supren leviĝas
ĝojaj doloraj gloraj
misteroj ligas en rozarion
kunmetas ĉe la piedoj
de Pledantino Perantino
Konsolantino
Ŝi portu al la Filo ○
Pardonu…
Ekpendiĝis silente
preĝo
en la brakoj de kruco
ekploris malsana animo
en trapikitaj manoj
serĉas pardonon
blankigon de pekoj
en la sango
de Senkulpa Ŝafido ○
Verkis Bogusław Sobol