Unu tagon iu profesoro de filozofio grimpis sur la katedron kaj elŝirinte el kajero grandan blankan karteton kun eta inkomakulo en la mezo, turnis sin al gestudentoj kun la demando:
– Kion ĉi tie vi vidas?
– Inkomakulon – ili respondis.
– Jen ĝuste – diris la profesoro – homoj vidas sole makulojn, eĉ la plej etajn, sed ne rimarkas la grandan blan-kan karton, kiu estas kiel nia vivo!
Se vi volas retrovi feliĉon, ŝanĝu vian vidpunkton, ellernu rigardi optimisme. En ĉio eblas retrovi ion bonan. Eĉ balbutulo povas trovi por si okupon. Morto havas ankaŭ sian bonan flankon. Vi volas, ke oni parolu pri vi bone? Mortu!