Numero 126 – aŭtuno 2019
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Kiel antaŭvorton al ĉi tiu numero de Frateco mi citas tre instruan historion pripensindan kaj memorendan:
Migris iam sian vojon viro kun sia filo kaj ilia azeno. La viro iris antaŭe, la knabo kelkajn paŝojn post li kaj ĉe fino marŝis la azeno ligita per gvidŝnuro. Ili iris trankvile.
En iu momento tamen ili preterpasis iun kaj ekaŭdis malantaŭ si:
– Kiaj stultuloj, ili ambaŭ iras piede kaj la azeno pigras! Aŭdante tion la patro levis la knabon kaj sidigis lin sur la dorso de azeno. Post momento ili renkontis iun alian.
– Kia degenerita filo! Li sidas sur la azeno kaj la patro iras piede! – Ili ekaŭdis. Tiel do la filo desaltis de sur la azeno kaj cedis lokon al la patro. Sed post momento ili renkontis iun trian.
– Kia degenerita patro! Li komplete ne havas koron? La patro sin gratis je la kapo. „Kion mi faru kun ĉio tio?” Li vokis do la filon kaj ambaŭ surazeniĝis. Sed ili renkontis iun kvaran.
– Mi scivolas, kiu elinstruos al ili la amon al bestoj? La azeno fleksiĝas sub ilia pezo kaj ili… La historio ne parolas al ni, ĉu ili sukcesis trovi la kvinan eliron. Tamen eblas el ĝi konkludi, ke ne estas eble, por kontentigi ĉiujn. Klopodu do kontentigi antaŭ ĉio vian konsciencon.
El ĉi tiu rakonto rezultas tia konkludo, ke ankaŭ mia bulteno Frateco ne kontentigos ĉiujn legantojn, sed laŭ mi „pli bona estas io ol nenio“. Do bonan legadon kaj medi-tadon deziras via redaktoro Stanisław Płachta OFM.