Numero 123 – vintro 2018
Apudvojaj kapeletoj
Pro koncertoj ni tramigras la vastan landon. Okaz-adis, ke sur lokaj, vilaĝaj vojoj mi devis subite bremsi (eĉ retroiri), ĉar mia edzino rimarkis lastamomente ĉarmantan apudvojan kapeleton. Kaj ŝi nepre devis ĝin fotografi! Danke al tio en la maro da standardaj figuroj de Dipatrino aŭ Jesuo ni elserĉadis la verajn perletojn de la sakrala po-pola arto.
Kiel urbanulo en la unua generacio mi havas grandan sentimenton por antikvaj religiaj instalaĵoj. En infaneco pli-multon da dimanĉoj ni pasigadis ĉe geavoj en vilaĝo. Tre bone mi memoras la majajn devotecojn de loĝantaro spon-tane ariĝanta por preĝi apud la feste ornamita kruco. Sen animzorgantoj, sen predikoj – kompense proksime al naturo kaj… Dio. Plejofte post la mariaj litanioj kaj pieca kantado homoj restadis ankoraŭ momenton kune. Pli maljunaj – por iom klaĉi, junularo – por ekligi (aŭ daŭrigi) societajn kon-taktojn.
Hodiaŭ ŝoforoj haste preterpasas apudvojajn kapele-tojn kaj krucojn, ne multaj memoras, por demeti ĉapon, krucosigni aŭ halti por mallonga preĝo. Sed ankaŭ al neniu venos al kapo la ideo, por detrui aŭ malmunti niajn reli-giajn simbolojn! La malgranda sakrala arkitekturo por ĉiam enkreskis en la polan pejzaĝon, do kiam la islamiĝanta Okcidento forigas el la publika spaco la kristanajn krucojn (la ekzemplo de la monumento al JP II en Francio), ni savu ilin kontraŭ malhonorigo: ni oferuu al ili „azilon” en nia lando! Ja en la momentoj de minaco ĝuste ili – ankaŭ ĉi etaj vilaĝaj kapeletoj – donadis al poloj la forton por transdaŭri.
Kiam flamas kirkoj kaj malamiko – ĉe pordo
Espero la lasta por paroli kun Dio.
Ĉe vi ni genuiĝas, kiam helpo de nenie,
Petegante pri graco, elŝiro el senpovo…
Plejsankta Virgulino, Kristo nia amata
Kompatu nin, kompatu nin, kompatu nin!
Lech Makowiecki
El: Sieci Prawdy, 13-19.11.2017, paĝo 90.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski