Numero 122 – aŭtuno 2018
Malpli da ekrano, pli da familio!
Dek kaŭzoj, pro kiuj valoras limigi uzadon de ciferaj amaskomunikiloj en familio.
- Ciferaj amaskomunikiloj havas fortan efikadon dependigan – same por plenkreskuloj kiel ankaŭ por infanoj.
- Ili estas facile atingebla fonto de nocivaj enhavoj,
precipe de pornografio.
- Ilia ĉeesto hejme kaj en lernejo malbone influas la rezultojn en lernado.
- Sociaj portaloj kreas la iluziajn impresojn pri la kreado de sociaj ligoj kaj ili eksponas al danĝeraj kontaktoj.
- Video-ludoj estas ofte la kaŭzo de agreso kaj la fonto de malbonaj modeloj.
- Ofta utiligado de la ciferaj amaskomunikiloj hej-
me malfortigas la familiajn ligilojn.
- Longa utiligado de la ciferaj amaskomunikiloj
estas ofte la kaŭzo de sanproblemoj, inkluzive de korpulenteco, difektoj de staturo, problemoj kun vid- kaj aŭdkapablo.
- La frua utiligado de komputilo kaj televido fare de infanoj povas kaŭzi la daŭrajn malavantaĝajn ŝanĝojn en cerbo.
- La postkuro al elektronikaj akcesoraĵoj plifortigas
konsumismon kaj malfortigas la hejman buĝeton.
- La alligiteco al ciferaj amaskomunikiloj mortigas la valoran familian kulturon.
Dorota Łosiewicz
El: Semajnrevuo SIECI, 7-13.05.2018, paĝo 44. Elpoligis: Stanisław Śmigielski