Numero 121 – somero 2018
Tri amikoj
Fidu al neniu amiko ĝis vi ekkonos lin. Plimulte da ili estas ĉe la abunda tablo ol ĉe la pordo de malliberejo.
Unu homo havis tri amikojn: la du li amegis, por la tria li estis indiferenta, kvankam ĉi tiu plejbone favoris lin. Iufoje li estis vokita al juĝo, kie li estis senkulpe sed grave akuzita.
„Kiu el vi – li diris – kuniros por atesti favore al mi, ĉar mi estas grave kulpigita kaj la reĝo koleras”.
La unua amiko tuj rifuzis kuniri, ke li ne povas iri ĉar havas aliajn okupojn; la dua akompanis lin al la pordo de juĝo, ĉi tie returniĝis kaj foriris ĉar timis juĝiston. La tria, je kiu li malplej kalkulis, eniris post li, parolis kaj tiel pruvis lian senkulpecon, ke la juĝisto ne nur lin ellasis, sed ankaŭ pridonacis.
Tri amikojn havas la homo en ĉi tiu mondo. Kiel ili kondutas en la horo de morto, kiam lin Dio vokos al juĝo?
La mono lia plejbona amiko, forlasos lin unue kaj ne postiros lin al la pordo (tombo). La amikoj kaj parencoj akompanos lin al la pordo de morto kaj revenos al siaj hejmoj. La tria amiko, pri kiu li malplej memoris, estas liaj bonaj faroj. Nur ili iros post li al la juĝista trono, ili pledos por li, elpetos al li kompaton kaj gracon.
(El skribaĵoj de Kazimiro Brodziński)
*
Ekkonsciu tion:
„Nur kiam estos fortranĉita la lasta arbo,
la lasta rivero venenita kaj la lasta fiŝo kaptita,
la homo malkovros, ke ne eblas manĝi monon”.
Indiana proverbo