Numero 121 – somero 2018
Saltado donas senliman liberecon
El la interparolo de ĵurnalisto Marteno Wikło kun Kamilo Stoch – la estro de la teamo de la polaj skisaltistoj
En unu el revuoj aperis la absurda artikolo, en kiu iu verkisto diris, ke la plenumata fare de saltistoj krucosigno sur la startotrabo ofendas liajn ateismajn sentojn. Ĉu vi povas respondi, kiucele vi krucosignas vin antaŭ salto?
La krucosigno estas la rezulto de mia kredo, mi ne hon-tas ĝin, mi ne hontas Dion nek Sinjoron Jesuon. Tiel mi estis edukita, tiel mi mem formiĝis. Sed tio ne signifas, ke mi nur sidos kaj Dio sendos al mi venkon. Mi mem devas iri al trejn-ado kaj plenumi nepran laboron kun la konscio, ke preskaŭ ĉio dependas de mi mem. Preskaŭ ĉio, ĉar mi ne havas influon sur atmosferajn kondiĉojn. Antaŭ ĉio tamen valoras kredi je tio, ke ni atingos la celon, kiun ni planas. Oni ne devas senkuraĝiĝi fronte al malvenkoj, tio estas la plej grava. ●
(El: Sieci, n-ro 6/2018, p.5; tr. Stanisław Śmigielski)