Numero 120 – printempo 2018

VISTULO la reĝino de la polaj riveroj

Indas informi la estimatajn legantojn, ke dum la jaro 2017 – anoncita de UNESKO „L.L.Zamenhof-Jaro” – oni festis en Pollando ankaŭ „La Jaron de Vistulo”. La decidon pri tio alprenis kaj anoncis la Pola Parlamento, motivo estis interalie la 550-a datreveno de la unua libera floso (historia fakto).

Lige kun la supre menciitaj eventoj oni aranĝis interna-cian, poezian konkurson titolitan: Ĉe la rivero Vistulo”. Certe Pollando, en kiu fluas la granda kaj pitoreska rivero Vistulo, estas vaste konata al esperantistoj tra la mondo kaj eĉ ofte nomata „La lando ĉe la Vistulo”. Dum la jarcentoj la rivero estis grava komerca akvo-vojo kaj ekestis ĉe ĝi belaj kaj riĉaj urboj, ekzemple: Krakovo, Varsovio, Toruń, Chełmno, Gru-dziądz, Gdańsk. Valoras aldoni, ke ĉe Vistulo, en Varsovio, naskiĝis la internacia lingvo Esperanto. Tie loĝis, laboris, agadis la kreinto de Esperanto, liaj familianoj kaj multaj elstaraj poloj. En la ĉevistulaj urboj okazis esperantistaj kongresoj kaj aliaj aranĝoj. La tuta Pollando, kiun trafluas la ĉarma rivero, ravas kaj allogas turistojn, kiuj multnombre vizitas Pollandon.

La menciita konkurso intencis instigi multajn talentulojn por versforme priskribi siajn impresojn, rememorojn, ideojn, rimarkojn pri la lokoj situantaj ĉe Vistulo, pri homoj, eventoj ligitaj kun la granda pola rivero. La organizantoj: Pola Espe-ranto-Asocio, Junulara Kulturdomo kaj Etnografia Muzeo en Toruń difinis allogajn premiojn, distingojn kaj laŭdo-formojn. La Organiza Komitato de la Konkurso ricevis surprize multajn poem-alsendojn.

La konkursa finalo okazis la 9an de decembro 2017 en la Junulara Kulturdomo en Toruń. La solenaĵo okazis kune kun bela sceneja prezentato (melodi-deklama), preparita fare de la Kulturdoma Artensemblo sub profesia gvidado de s-ino mag. Lucyna Sowińska. Post la riĉa konkursa „rikolto” oni atendas eldonon de speciala libreto, kiu enhavos la premiitajn poemojn. Ĝi estos valora kontribuo por ĉiuj eventoj okazintaj en la „Jaro de Vistulo 2017”.

Romuald Skaliński

Anonceto

 

En Toruń ĵus aperis 110-paĝa eldonaĵo titolita: Literaturo en kaj pri Esperanto en Pollando (1887-2017) kun ilustraĵoj ankaŭ kun du listoj: listo de verkistoj, poetoj, bibliografoj (74 nomoj), alia listo prezentas publicistojn, eldonistojn (72 nomoj). Specialaj ĉapitroj pre-zentas karakteron de la Esperanta literaturo.

La libro sendube servas kiel dokumento, kiu informas pri la stato de la E-a kaj pri-esperanta literaturo en Pollando.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony