Numero 118 – aŭtuno 2017

Sankta Eligo

Antaŭ arbaristejo staris malgranda kaleŝo aljungita al Nigrulo, maljuna, sed ĉiam impona, nigra ĉevalo de sinjoro arbaristo, avo de Joĉjo. La knabo, kiu venis por ferioj, ĵus eliris el hejmo al balkono. – Enkaleŝiĝu, ni veturos al dam-cervoj! – vokis al li avo-arbaristo. – Vi, avo, veturigos aŭ mi? – demandis gaje Joĉjo. – Kaptu kondukrimenon kaj ni ekveturu, kara Johano – respondis la avo. La junulo tiel ek-ĝojis, ke ĉe la enkaleŝiĝo perdis ĉapon. La vojo kondukis tra arbaro kaj estis tre kavoplena. Joĉjo ridis laŭte, kiam la ĉevalo rapide trotis. – Avo, Nigrulo estas en bona formo – rimarkigis. – Efektive – konfirmis la arbaristo, sed ĝuste ĉi-momente la ĉevalo kvazaŭ stumblis, kaj la kaleŝo per unu rado enfalis fosaĵon kaj komencis danĝere flanken kliniĝi. La rideto malaperis sur la vizaĝo de Joĉjo. – Ho Sankta Eligo, helpu! – suspiris laŭte la avo.

La Nigrulo forte ekŝiris kaj ektiris la veturilon al la glata vojo. – Dankon al Dio – elglitis el buŝo de la knabo. – Avo, kiun vi petis pri helpo? – demandis interesita. –Sanktan Eligon, la patronon de koĉeroj – respondis la arbaristo. – Unuafoje mi aŭdas. De kie vi konas lin? – miris Joĉjo. – Mia avo ofte preĝis al li. – Sed via avo estis ja for-ĝisto, avinjo al mi parolis – rimarkigis la knabo. – Eligo estas ankaŭ la patrono de forĝistoj kaj ankoraŭ de oraĵistoj, kaj de veterinaroj, imagu. – Do kiu li ĝuste estis, avo? – Eligo vivis tre antaŭlonge en Francujo. Unue li estis oraĵ-isto. Li scipovis fari el oro vere belajn kaj artoplenajn aĵojn. Por la reĝo de Frankoj li faris ŝajne grandiozan tro-non. Li estis konata el nekutima honesteco kaj li iĝis eĉ la konsilanto de reĝo. Sed pli poste li forlasis kaj la metion kaj la politikon, kaj iĝis monaĥo kaj episkopo. Li famiĝis per la fondado de novaj monaĥejoj – rakontadis la avo.

– Do li ne estis koĉero sed li helpis al ni? – certiĝis Joĉjo. – Dum jarcentoj kiel sian patronon konsideris lin oraĵistoj kaj ĉiuj, kiuj faradis ion el metalo, do forĝistoj. Kaj se forĝistoj, do ankaŭ koĉeroj, fiakristoj, ĉevalkomer-cistoj, nu kaj veterinaroj. Oni alvokadis Eligon ankaŭ ĉe incendioj, kaj rapide li iĝis unu el plej popularaj sanktuloj en iama Galujo, t.e. nuntempa Francio – konstatis la avo. –Montriĝas, ke li agas ankaŭ en Pollando, kaj nome kiel! Tuj! – aldonis Joĉjo.

La Nigrulo tute trankvile alveturis al paŝtejo de dam-cervoj. Bestoj jam atendis la arbariston kaj porcion da fojno. – Ĉu tiu granda masklo ne lamas? – ekinteresiĝis la knabo. – Ĉiaokaze mi iom preĝos al Eligo, li certe helpos. Fine li estas kompetenta pri bestoj – li aldonis trankviligita.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy

(En la ĝardeno de la Kreinto) januaro 2017.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

Sankta Eligo (Eligius, Eligiusz) estas patrono de oraĵistoj, horloĝistoj, seruristoj kaj forĝistoj. Protektanto de veterinaroj, koĉeroj kaj hospitaloj.

 

Memorigo de Sankta Eligo okazas 1an de decembro.

_______________________________________________

 

La vera amo ne ekzistas sen preĝo

kaj la vera preĝo ne ekzistas sen amo!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony