En iu paroĥo okazadis la ĉiujara meznokta meso. La prediko forte longiĝis kaj multaj aŭskultantoj komencis ek-dormi, ankaŭ la orgenisto. Kiam post la kredokonfeso kaj preĝo de la fidelularo komenciĝis pretigo de la oferdonoj kaj ĉiuj atendis por ekkanti kristnaskan kanton, en la preĝ-ejo regis silento. Subite la dormanta angule de ĥorejo orge-nisto vekiĝis kaj saltleviĝis. Orientiĝinte, ke jam tempas por kanto, per longa salto li kuratingis la orgenon kaj, sav-ante la situacion, li ekkantis: „Ĝojan tagon ni deziris…”.