Iam la sankta paroĥestro el Ars, Johano Maria Vian-ney estis demandita de unu el siaj paroĥanoj, kial dum li preĝas, li parolas tre mallaŭte, tamen kriegas dum siaj predikoj. „Tio estas simpla – respondis la sanktulo. – Kiam mi predikas, mi havas aferon kun surduloj, sed la Sinjoro Dio ĝuas la perfektan aŭdon”.