Sankta Ambrozo
Sankta Ambrozo
Kobo* tre ŝatis vizitadi sian onklon Vojteĥon kaj lian grandan ĝardenon, en kies plej malproksima parto, sub la grandega tilio, staris dek abelujoj. Somere la knabo ne aliradis tro proksime, por – kiel parolis la onklo – ne eniri la vojon de abeloj. Nun tamen regis ĉi tie trankvilo, kaj la abelujoj staris superŝutitaj de neĝo.
– Onklo, ĉu abeloj en vintro dormas? – demandis li scivola. – Abeloj verdire ne eliras el abelujo, kiam estas malvarme, sed ili ne dormas tiel kiel ursoj. – Do ili devas ege enui – rimarkigis Kobo. – Vi ekmirus, kiom da laboro ili havas. Jam en novembro ili komencas pretiĝi por trans-daŭri vintron. Ili akomodiĝas malvaste en la similan al globo vintran bulon. En ĝia interno, kie estas plej varme, troviĝas la abelreĝino. Sendepende de la temperaturo eks-tere, en la bulocentro ĝi egalas de 18 ĝis 20 gradojn – klarigis la onklo.
– Sed kio ilin varmigas? – demandis la knabo. – Abeloj frotas per segmentoj de siaj abdomenoj, kaj la energion donas al ili la mielo, kiun ili formanĝadas. En marto, kiam la patrino komencos demeti ovetojn, en abel-ujo devas esti ĉirkaŭ 36 gradoj, do abeloj devos moviĝi multe pli, por ke estu pli varme. Mi esperas, ke sufiĉos al ili mielo kaj ke nenio timigos ilin – diris zorgeme la onklo.
– Do, abeloj timas? – ekmiris Kobo, ĉar li rememo-ris, kiel efika armilo de insektoj estas la pikilo. – Abeloj devas havi trankvilon, ili ne ŝatas bruon – parolis la onklo. – Ĉu vi gardas ilin? – volis scii la knabo. – Mi inspektas, kune kun Ambrozo – respondis la onklo. – Ambrozo estas via najbaro? – demandadis Kobo.
– Netute. Sankta Ambrozo estas la patrono de abel-istoj – ridetis sinjoro Vojteĥo. – Ĉu li kulturis abelojn? –ekinteresiĝis Kobo. – Ne, li estis episkopo, sed li havis kun abeloj la nekutiman aventuron. Kiam li naskiĝis, kaj okazis tio antaŭ longe, en la tempo de romia imperio, la abel-svarmo eksidis sur lia buŝo – rakontadis sinjoro Vojteĥo. – Nu, ne ŝercu, vi onklo – teruriĝis la knabo. – Lia panjo ankaŭ estis terurita kaj volis forte forpeli ĉi tiun abelaron, sed la patro de la infano ordonis atendi kaj baldaŭ la abel-aro mem leviĝis kaj forflugis. La patro post ĉi akcidento ekvokis: „Se ĉi tiu bebo vivos, ĝi estos iu granda!”. Oni opiniis, ke Ambrozo estos granda oratoro. Kaj efektive tiel fariĝis. Li iĝis episkopo, en regado li estis milda, sed justa kaj bonvolema. La predikojn li parolis tiel fervore, ke lin aŭskultis kun raviteco eĉ nekredantoj. Sub la influo de liaj paroloj konvertiĝis Sankta Aŭgusteno, postea episkopo de Hipono. – Mi ne konis Ambrozon, sed en somero mi petos lin, ke nenia abelo piku min – certigis Kobo. – Ne estas afero, kaj nun ni iru al onklino por trinki teon kun mielo – invitis Kobon la onklo. – Abeloj laboru en trankvilo.
___________
* Kobo – kurtigita formo de Jakobo.
Verkis Joanna Wieliczka-Szarkowa
Esperantigis Stanisław Śmigielski
(Nasz Dziennik, decembro 2016)
Sankta Ambrozo estas patrono de abelistoj.
___________________________________________________________________________________
Estas la memamo, kiu portis la homon en la unuan malobeon. Kiu ne rezignas ĉion, kaj antaǔ ol ĉio sian pro-pran volon, tiu ne povas esti perfekta disĉiplo. Homo estas nur tio, kio li estas antaǔ Dio. (S-ta. Francisko el Asizo)