Numero 115 – vintro 2016

Magia banka konto

Ni imagu, ke vi gajnis en konkurso la jenan premion: ĉiumatene via banko enpagados je via privata konto la sumon de 86400 dolaroj por via utilo. Tamen la premio havas la regu-lojn. Jen ili:

  1. Ĉio, kion vi ne elspezos dum ĉiu tago estos forprenita de vi.
  2. Vi ne povas transporti la monon al alia konto kaj el-spezi ĝin pli poste.
  3. Vi povas elspezi ĝin nur hodiaŭ.
  4. Ĉiumatene post veko banko malfermas vian konton kun laŭvicaj 86400 dolaroj, sed nur por tiu ĉi tago.
  5. Banko povas fini la ludon sen averto. Ajnatempe ĝi povas diri: – La ludo finita! Ĝi povas fermi vian konton kaj jam neniam vi ricevos la novan.

Kion vi farus?

Verŝajne vi aĉetus ĉion, kion vi iam ajn deziris, ĉu ne vere? Ne nur por vi mem, sed por ĉiuj homoj, kiujn vi amas kaj zorgas pri ili. Eĉ por la homoj, kiujn vi ne konas, por la karitataj celoj, ĉar plej certe vi ne povus elspezi ĉion por vi mem, ĉu ne?

Vi provus elspezi ĉiun cendon kaj eluzi ilin ĉiujn, ĉar vi scius, ke ili estos kompletigitaj matene.

Fakte ĉi tiu ludo estas vera… Vi partoprenas en ĝi ĝuste nun! Ŝoko??? Jes!

Ĉiu el ni estas la gajninto de multe pligranda kaj multe plibona premio ol mono. Sed multaj el ni ne konscias tion.

Ĉi premio estas TEMPO!

Ĉiumatene ni vekiĝas, por ricevi 86400 sekundojn kiel la donacon de VIVO kaj kiam ni iras dormi nokte la tuta cetera tempo NE estas al ni enskribata en konto.

Kion ni ne travivis dum ĉi tago, tio estas por ĉiam perdita.

La hieraŭa tago forpasis por ĉiam.

Ĉiumatene la konto estas kompletigata, sed la banko po-vas ĉiutempe fermi vian konton… sen averto.

Do, kion vi faros kun viaj 86400 sekundoj? Ĉu ili ne estas signife pli valoraj ol la sama sumo en dolaroj?

Ekpensu pri tio kaj ĉiam pensu pri tio: ĝoju pri ĉiu sekundo de via vivo, ĉar la tempo kuras konsiderinde pli rapide ol vi pensas.

Ni deziras al vi grandiozan, fruktodonan kaj belan tagon. Komencu „elspezadi” saĝe kaj eble en iom alia celo.

 

El kvaronjara revuo MICHAEL, marto-aprilo 2016.

www.michaeljournal.pl

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

___________________________________________________________________________________

 

 

Se ni ne rakontas ke Esperanto ekzistas, ĝi vere ne plu ekzistos. La estonto de nia bela kaj efika inter-nacia lingvo dependas de ĉiu esperantisto. Pro tio ni devas ĝin diskonigi multe pli.

 

„Ĉi tiun lingvon mi pritaksas el vidpunkto de inĝe-niero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio… La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.

De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭ-starojn, kiuj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Espe-ranto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo”.

 

Rudolf Diesel (1858-1913),

la inventinto de la motoro kun interna brulado

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony