Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Ĉasisto sin laŭdas al kolegoj, ke li ĉasis tri leporojn per unu pafo.
– Kiel tio eblas? – demandas kolegoj.
– La unuan mi trafis en ĝian ventron, la dua svene falis pro timo, kaj la tria ŝajnigis mortigiton, do ankaŭ ĝin mi kunprenis. *
Joĉjo skribas lernejan taskon. En iu momento li sin turnas al patro:
– Paĉjo, ĉu vi povus suflori al mi ian frazon pri kata-
strofo?
– Hejme ne estas eĉ guto da vodko.
*
– Kial vi, Kovalski, se vi levas kaliketon, do vi havas
fermitajn okulojn? – demandas Novak.
– Ĉar mi promesis al mia edzino, ke mi kaliketon ne
enrigardos.
*
Jozefo elverŝas sian koron al kolego:
– Tiom da malbono mi legis pri alkoholo, ke mi diris
al mi: jam tempas unu fojon por ĉiam kun tio fini.
– Kun drinkado?
– Ne. Kun legado. *
– Ĉu via filo jam estas memstara?
– Ne, antaŭ monato li edziĝis.