Numero 113 – somero 2016

Religio helpis unuigi regatojn

Antaŭ pli ol mil jaroj Mieŝko, la duko de Polanoj, akceptis bapton. Kvankam ni havas malmultajn dokumen-tojn el tiu tempo, ni scias, ke lia decido ŝanĝis la historion de nia lando.

Pollando antaŭ la bapto

 

Slavoj setladis sur la teroj, kiuj nuntempe kuŝas en la limoj de Pollando, jam antaŭ 10 mil jaroj. En la jaro 844 geografo bavara notis en sia registro de burgoj, nomata Karolina notaĵo, ĉirkaŭ 1200 burgojn sur ĉi tiuj terenoj. La orienta Eŭropo de la dua duono de la 10-a jarcento aspektis tamen tute alie ol hodiaŭ. Ne ekzistis konataj al ni bone organizitaj ŝtatoj. Loĝis en ĝi multnombraj gentaj komun-umoj kreitaj kaj funkciantaj surbaze de multgeneraciaj gentoj. La teroj, kiujn regis Mieŝko ankaŭ ne estis unuigitaj – post antaŭuloj li heredis Grandpolujon, Mazovion, Kujav-ion, la teron de Sieradz kaj Łęczyca. La plej grandaj naj-baroj estis: potenca Sankta Romia Imperio, alie Germana Regno en okcidento, Ĉeĥio (kreita sur la ruinoj de la grand-moravia ŝtato) en sudo, Kieva Rutenio en oriento, Vieletoj kaj Prusoj en nordo kaj aliaj malpligrandaj gentoj. Mieŝko estis la duko, ne reĝo, kaj la metropolo estis tie, kie li aktu-ale troviĝis.

Niaj prauloj kredis je multaj dioj kaj sorĉaĵoj. Ili honoradis siajn prapatrojn, bestojn kaj plantojn, precipe la maljunajn kverkojn. La ritmon de ilia vivo signis la naturo kaj praktikoj ligitaj kun periodaj ŝanĝoj. Ili prezentis di-versajn oferojn, ekz. okaze de plenlumo, ekvinokso aŭ ri-kolto. Ili estis tre alligitaj al sia religio; oni premisas, ke kristianigo de Pollando daŭris almenaŭ ĝis la 13-a jarcento. La restaĵospurojn de paganaj praktikoj ni renkontas ankaŭ hodiaŭ, kvankam ili perdis sian originan simbolaron. Kiu el ni ne aŭdis pri dronigo de vintrulino aŭ pri diablo, kiu ne dormas?

Kial Mieŝko baptis Pollandon?

 

Ni imagu la situacion de Mieŝko. Inter la najbaroj nur Ĉeĥoj kaj Germanoj jam akceptis la bapton. Aliaj: Vieletoj, Volinianoj, Rutenoj, Prusoj kaj pli malgrandaj gentoj  estis ankoraŭ paganaj, kaj Germanoj strebis al ilia kristanigo. La unua kristana ĉeĥa duko Vaclavo I, post la bapto en la jaro 925 konstruis nur unu preĝejon. Tamen liaj regatoj ribeladis, kion lerte eluzis por siaj celoj frato de Vaclavo – Boleslavo – kaj faris renverson, kiu kondukis al morto de Vaclavo. La samon povis timi Mieŝko. Krome, kiel ĉiu pagano, li opiniis, ke dioj povas venĝi por ĉi tiu perfido ekz. per kataklismo. La duko, kiel la tuta popolo, certe estis alligitaj al la konataj disde naskiĝo ritoj. Li estis tamen saĝa kaj antaŭvidanta reganto, bona observanto. Li rimarkis, ke kristanismo kunportas profitojn kaj novajn ebl-ecojn – la disvolviĝon, kreskon de signifo, pacon, apogon de potencaj kristanaj najbaroj kaj defendon de ilia flanko. Kristanaj reĝoj traktis la paganajn regantojn kiel al si pli malaltajn. Mi opinias, ke la duko estis ankaŭ konscia, ke tutlanda religio helpos unuigi regatojn. Aldone la eklezia hierarkio plifortigadis la pozicion de kristana reganto. Oni opiniis lin kiel sanktoleitan fare de Dio, al kiu oni devas tute obei. Akceptante la bapton, kvazaŭ automate li renov-igis la ŝtaton, ĉar li forŝovis de povo la tutan iaman eliton, inkluzive de paganaj pastroj. La akcepto de bapto havis do la dimension ne nur religian, sed ankaŭ politikan, ĝi influ-adis la prestiĝon, kaj eĉ la mastrumadon de lando.

La duko mem findecidis pri la konversio. Bizanco estis tro fore, tial elekto de la okcidenta Eklezio estis evi-denta. Ĉar li estis inteligenta monarko, tial per unu movo li solvis du aferojn. En la jaro 963 la pomeriaj Vieletoj dufoje atakis Polanojn – prirabis teron kaj mortigis la fraton de Mieŝko. La malamikoj de Vieletoj estis potencaj Germa-noj, kiuj praktike regis Eŭropon, strebante al okupado de novaj teritorioj. Mieŝko do findecidis, por ĝuste al ili mem-vole pagi tributon, per kio li akiris ilian apogon kaj jam en dokumento el la jaro 967 li estis nomata la amiko de la germana imperiestro. Bapton li petis tamen de Ĉeĥoj, la aliancanoj de Vieletoj. Aldone en la jaro 965 li edziĝis kun filino de la ĉeĥa princo, Boleslavo la Severa (ribelinta frato de Vaclavo I), kio kaŭzis la rompon de la ĉeĥa-vieleta alianco. La duko ne nur evitis la devigan kristanigon, sed li akiris la apogon en la konflikto en Okcidenta Pomeranio. Ĉiuj tiuj aspektoj – politikaj, militistaj, prestiĝaj kaj ekono-miaj – montras, kiel bone estis pripensita la decido de Mieŝko la Unua.

La rolo de Dobrava

 

La mezepokaj fontoj informas, ke Mieŝkon konvin-kis pri la bapto lia edzino. La kronikisto Thietmar notis, ke ŝi rompis faston por plaĉi al edzo kaj lin konverti. Kaj Gall Anonim priskribadis, ke ŝi ne permesadis al duko „dividi nuptoliton”, ĝis li baptiĝos. Konsiderante la rolon de tiamaj virinoj, prefere malfacile tion ekkredi. Tamen valoras citi la interesaĵon, ke antaŭ nupto Mieŝko konsentis forĵeti poli-gamion, kaj pli precize, sep edzinojn.

Ekzistas nenia biografio de Dobrava. Laŭkutime ŝi estis priskribata kiel bona, religiema virino konvinkanta edzon por la nupto. (…)

Dobrava ekloĝis kun siaj korteganoj kaj kapelanoj en Poznano. Tie, sur Ostrów Tumski, ankoraŭ antaŭ la bapto de Pollando, kreiĝis la unua en tiama ŝtato kapelo, datita je la jaro 965.

Kiam, kiel kaj kie?

 

Ĝenerale oni opinias, ke la bapto de Mieŝko I okazis la 14-an de aprilo 966, ĉar regantojn oni baptis ĉefe en la Sankta Sabato. Kelkaj historiistoj asertas ke ĝi povis okazi eĉ kelkaj jaroj pliposte. Danke al lerta politiko de Mieŝko, la unua pola episkopejo ekestis jam en la jaro 968. Ĉi tiu evento kaj la nupto kun Dobrava estas la limdatoj – la bap-ton oni akceptis inter la jaroj 965 kaj 968.

Inter la eblaj lokoj oni mencias Ostrów Tumski (Poznań), Ostrów Lednicki, Gniezno, Ratizbono, Prago, Kolonjo kaj eĉ Leodiumo (nun Liège en Belgio). Plej ver-ŝajne ĝi okazis sur la teritorio de Pollando. Danke al tio Mieŝko montris al aliaj regantoj, ke li estas subigita sen-pere al papo, kaj al regatoj, ke la religion trudis al li neniu fremda reganto. (…)

Dum la unua jarmilo estis konstruataj baptejoj, alie malgrandaj baptobasenoj, al kiuj kondukis ŝtuparoj. En Poznano troviĝas la plata ronda kalka kavo opiniata kiel la bapta lageto. En Ostrów Lednicki estas du tiaj pladoj. Post la reganto la bapton akceptis lia plejproksima ĉirkaŭantaro. Pli postaj amasaj baptoj okazadis verŝajne en riveroj aŭ lagoj. La baptato estis mergata en akvo aŭ surverŝata per ĝi ĉe la eldirado de sakramenta formulo.

 

La procezo de la kristanigado

La decido de Mieŝko ne estis facila. Li akceptis la kredon alian en multaj aferoj de paganismo, nomanta ĝin peko kaj punanta. Certe li estis konscia, ke regatoj ne ak-ceptos ĝin fulmrapide kaj povas ribeli. Pro tio la bapto de la tuta lando ne okazis en sama tempo. La popolo estis evangelizata kaj baptata iom post iom. Estas eble, ke tio okazadis jene: oni legis la dekreton de la duko, oni baptis sen pligrandaj instruoj, oni detruadis la paganajn artefak-tojn. En burgoj oni konstruadis preĝejojn. Dum la unuaj jaroj da ili povis ekesti eĉ 30, ĉefe lignaj, do ili ne konser-viĝis ĝis nia tempo. Certe en ili kredantoj ekkonadis la de-talojn de nova kredo. Tamen loĝantoj en malgrandaj set-lejoj ne havis aliron al liturgio kaj instruoj, pro tio la paga-naj praktikoj tenis sin ankoraŭ longe. Spuroj de iamaj kredoj estas videblaj eĉ en tiaj lokoj kiel Ślęża, Gniezno aŭ Łysa Góra, kie lignajn preĝejojn oni konstruis mallonge post la bapto de Pollando, kaj jam kvindek jaroj pli poste ekestis tie la benediktanaj klostroj.

Kvankam Dobrava alvenis kun siaj kapelanoj, Ĉeĥoj ne povis oficiale gvidi misiojn en Pollando, ĉar ili ne havis sian episkopon – la praga diocezo ekestis nur en la jaro 973. Pli frue la Eklezio en Ĉeĥio estis subordigita al la episkopo de Ratizbono kaj tiu al la metropolito en Majenco (Germa-nujo). Polajn misiojn komence gvidis, do, la ĉeĥaj pastroj subordigitaj al la germana episkopejo. La pola terminaro religia estis akceptita pere de la ĉeĥa lingvo, ekz. chrzest, kazanie, modlitwa, kościół (křest, kázání, modlitba, kostel). La Eklezio en Pollando tamen ne estis dependita de Ĉeĥoj, nek de Germanoj. Jam du jaroj post la bapto de Mieŝko ekestis la episkopejo en Poznań. Ĝi estis tute aparta disde la najbara, subordigita rekte al Sankta Seĝo! La episkopo portis la nomon Jordan kaj verŝajne venis al Pollando kiel la kapelano de Dobrava. Tio estis escepta decido almenaŭ per tio, ke episkopojn  kutime havis nur reĝoj, kaj Mieŝko estis nur duko. La paroĥa organizaĵo disvolviĝis nur en la 13-a jarcento.

Efikoj de la bapto de Polanoj

 

Krom la spiritajn valorojn la bapto portis al Mieŝko ankaŭ la prestiĝon. Li egaliĝis al kristanaj reĝoj. Li plifort-igis sian pozicion fronte al regatoj. Katolikismo unuigadis Polanojn, kiujn eksterlande oni komencis plibone rimarki (…)        La jaro 1000, jam dum la regado de Boleslavo la Brava, estas laŭvica granda evento – kunveno en Gniezno. La juna germana imperiestro, Otto III, al la tombo de San-kta Vojteĥo venis nudpiede kaj kun larmoj en okuloj. Oni starigis la metropolion en Gniezno kaj subordigitajn al ĝi ĝis la 19-a jarcento episkopejojn en Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg. La kronikisto Thietmar tiel notis, kiel la reĝo atingadis ĉiam pli fortan pozicion: „Per tiel granda amik-eco ili kuniĝis tiun tagon, ke imperiestro nomumis lin frato kaj kunlaboranto de imperio, kaj nomis lin amiko kaj alian-cano de romia popolo”.

Oni ĉi tie ne povas ne mencii pri Sankta Vojteĥo Slavnikovec, episkopo de Prago, kies mision konvertigadi paganojn apogadis Boleslavo la Brava. La evangelizado al Prusoj finiĝis per la morto de benediktano. La reĝo elaĉetis lian korpon kaj dum la menciita kunveno en Gniezno dona-cis lian brakon al amiko de martiro, Otto III.

En la jaro 1003 pereis la unuaj martiroj de Pollando. Ili estis la kamaldolanoj el Międzyrzecz, el la klostro fon-dita de Boleslavo la Brava mem. Baldaŭ al nia lando ko-mencis venadi laŭvicaj monaĥoj: benediktanoj (11. jc), cistercianoj (12. jc), dominikanoj kaj franciskanoj (13. jc). Ilia kono de latino faciligadis internaciajn kontaktojn. Ili instruadis al popolo terkulturon, hortikulturon, prilabor-adon, senakvigadon de akvozaj terenoj, ili modernigadis ilaron. Kune kun ili aperis ankaŭ hospitaloj kaj rifuĝejoj. Oni konstruadis belajn preĝejojn, kiuj estis ne nur la lokoj de kulto, sed ankaŭ la centroj de vivo kultura kaj artisma. La monaĥoj gvidis la ĉemonaĥejajn lernejojn, kopiadis librojn, fondadis bibliotekojn, instruadis legi. Kune kun ili venis la riĉeco de la kulturo kristana kaj antikva.

*

Gall Anonim donas la legendon, laŭ kiu Mieŝko nask-iĝintis blinda kaj subite akiris vidpovon en la aĝo de 7 jaroj. La kronikisto klarigas tion simbole – la duko ŝanĝis la blindan landon en la kleran kaj kredantan.

Sendepende de tio, kion oni hodiaŭ pensas pri la Eklezio, ne eblas kontesti tion, kion ĝi donis al Pollando. Fakte la his-torio de nia lando komenciĝas ekde la momento de bapto. Kristanismo kontribuis al ekesto de la pola literatura lingvo. Estas malfacile ne rimarki, kiom multe da elstaraj verkoj havas la religian temaron. La kredo je Dio multfoje unuigis Polojn, ŝirmis kaj motivis. La malamikoj de nia nacio estis konsciaj pri la rolo de Katolika Eklezio – la rifuĝejo de poleco. Okupantoj, hitleranoj kaj komunistoj persekutis kredantojn. En koncentr-ejoj kaj lagroj ili murdis milojn da pastroj kaj monaĥoj. Sufiĉas mencii sanktan Maksimilianon Kolbe, beatan episkopon Mika-elon Kozal, beatan pastron Georgon Popiełuszko kaj malliber-igitan dum la tempo de Pola Popola Respubliko kardinalon Stefanon Wyszyński, primason de jarmilo.

La akcepto de la katolika kredo fare de Mieŝko la Unua estis unu el la plej gravaj eventoj en la historio de la kreiĝado kaj konstruiĝado de Pollando.

Justyna Zacharek

El: Pielgrzym Licheński, n-ro 23/2016, paĝoj 22-27.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony