Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Malsanulo: – Kion vi faras, frenezulo! Kiucele por mi
veterinaro?!
Servisto: – Ja vi klare diris, ke al vi estas malvarme kiel al
hundo. *
Joĉjo sin laŭdas al kolegoj, ke li scias senerare diveni la tempon el pozicio de la suno.
– Kaj kiel nokte vi rekonas, kioma estas horo? – demandas kolegoj.
– Mi malfermas la fenestron kaj laŭte krias. Ĉiam iu respondos: „Kia debilo kriegas je la dua nokte?!”
*
Sinjorino demandas Joĉjon:
– Kian vi havas hobion?
– Kaj kio tio estas?
– Hobio estas io, kion vi pleje ŝatas?
– Aaa, tio estas funga supo.
*
Joĉjo demandas patron:
– Paĉjo, ĉu estas vero, ke homo malpli inteligenta pli malbone aŭdas?
– Kion vi parolis, fileto?
*
Nervozigita patrino skribas al instruistino: „Ni tre petas vin neniam bati Joĉjon, ĉar li estas febla, bona, povra infano. Ni neniam lin batas. Escepte se por sindefendo…”○