Helpu ĉiam!
Helpu ĉiam!
Fronte al la nokto, ne akuzu mallumon!
– Lernu fari lumon!
Vane vi kondamnas marĉon.
– Helpu ĝin purigi!
Sur ŝtonplena vojo ne ĵetu ŝtonon sur la aliun!
– Faru el la ŝtonoj utilaĵon!
Ne malbenu voĉbruadon de aliuj!
– Donu al ili profitan lecionon per via silento!
En malfacilaj situacioj ne estu perpleksa!
– Alfrontu ilin kun pura konscienco!
Vane vi kritikas dornarbeton.
– Forigu ĝin bonkore!
Ne riproĉu sterilan grundon!
– Anstataŭ tio, donu al ĝi sterkon!
Ne malbenu dezerton!
– Helpu fosi puton tra ĝia brulanta sablo.
Vi montros nenian superecon,
kiam vi malaprobas tion, kion ĉiuj malaprobas.
– Helpu vian fraton per bona parolo!
Ĉiam estas facile rimarki la malbonon
kaj trovi ĝian farinton.
– Tamen tio, kion Jesuo Kristo atendas de ni,
estas eltrovi kaj kulturadi la bonon,
por ke la dia Amo estu glorata.
Andreo Ludoviko
*
Kion vi volas, ke aliaj faru al vi, faru ankaŭ vi al ili – kaj kion vi volas, ke aliaj ne faru al vi, ankaŭ vi ne faru al ili!