Dum via preĝado ne multon diru, kiel la nacianoj…
Dum via preĝado ne multon diru, kiel la nacianoj…
Stranga. Kaj kiu parolis, por dum preĝado esti trud-ema, kiel tiu vidvino, kiu tedis juĝiston? Ĉu ne estas kon-traŭdiro? Ne. Ĉar ne temas pri tio, por peti unufoje kaj eĉ ne unu vorton plu. Prefere temas pri tio, por ne pensi, ke la efikeco de preĝo dependas de nia elokvento, gracia form-ulo de peto, de ĝia beleco, saĝeco de konvenaj argumentoj aŭ multo da eldiritaj vortoj.
„Ili – la nacianoj, diras Jesuo – supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco” (Mat 6:7). Se Dio aŭskul-tas niajn petojn, do ne tial, ke ni bele esprimis ilin aŭ ke niaj argumentoj estis konvinkaj. Pli temas pri tio, por dum preĝado ĉiam sin konfidi al Dio. Ni deziras ion, petas tion, la Disinjoro faros, kiel bonvolos. Kaj ni devas esti pretaj akcepti ĉion tion, kiel ajn Li decidus. Ĉar Li konstante estas nia bona Patro kaj certe ne permesos nin damaĝi.
Andreo Macura