Vera naturamiko
Vera naturamiko
Mia konato Dikalo estas naturamiko, precipe kolek-tanto de fungoj. Foje serĉante en arbaro fungojn li rimarkis kapreolon kun eta apenaŭ naskita kapreolido. Vidante lin, la kapreolino timigita fuĝis lasante sian idon.
Dikalo observadis la besteton, kiu multfoje provis ekstari kaj ĉiam faladis. Li komprenis, ke la etulo estas di-fektita je piedoj. Tiam li alproksimiĝis, karesis kaj ekvidis, ke ĝi estas kripla.
Flanke, la kapreolino ŝajne rigardis la homon kiel malamikon, kiu volas rabi ĝian idon. Evidente ĝia patrina sento tumultiĝis.
Dikalo senhezite demetis sian superveston, vindis la etulon, ĉirkaŭprenis ĝin kiel infaneton kaj forkuris al la urbo, direktiĝis al bestkuraca instituto. Post esploro la vete-rinaro diagnozis: „elartikigitaj piedoj”, verŝajne dum la nasko. La etulo estis virseksa, estonta monta cervo. Per kel-kaj palpoj la kuracisto lokis du difektitajn artikojn. Tuj la besteto apogis sin sur kvar piedoj, komencis iri for de la la-boratorio. La bestkuracisto diris, ke ĝi jam estas sana, ka-pabla vivi en la naturo kiel normala kaprido.
Dikalo denove ĉirkaŭprenis sian trofeon kaj preskaŭ kurante ekrapidis meti ĝin en la sama loko, de kie li prenis ĝin. Alveninte li ĉirkaŭrigardis, sed ne vidis ĝian patrinon, pro tio la sekvan tagon frumatene Dikalo vizitis la arbaron precipe por vidi, ĉu la kapreoleto estas trovita de la patrino, sed senrezulte, ĉar mankis filo kaj patrino.
Ĉu ili denove renkontiĝos? Ĉu la etulo estas vigla, tion neniu scias, sed la ago de Dikalo estas laŭdinda, donas al ni ekzemplon kiel rilati al naturo, al ĝiaj sovaĝaj bestoj.