Preĝo tre gravas
Preĝo tre gravas
Ni entreprenas multe da diversaj taskoj. Ni estas ĉiam pli okupitaj, ĉiam pli stresitaj, kaj ĉio tiucele, ĉar, kiel ni diras, ni volas bonan vivon. Tamen neunufoje pri io ni forgesas kaj ion tre gravan neglektas. Sankta Johano Paŭlo la Dua parolis, ke (…) „ne estas bona vivo sen preĝo”. Kiam iu rakontas pri superabundo da devoj kaj pri daŭra manko de tempo, do tiam unue li plenumu tion, kio la plej grava. Sinjoro Jesuo tre multe preĝis kaj lasis al ni la pru-von pri tio, ke preĝo malgraŭ multnombraj devoj estas la plej grava.
La nova jaro 2015 abundos per ĝojaj momentoj, sed certe alportos ankaŭ pezajn provojn. Kaj kio tiam? Denove ni rememoru la saĝajn vortojn de pola papo: „Maniero por alfronti ne nur senprokrastajn malfacilajn situaciojn, sed ankaŭ, tago post tago, penojn kaj problemojn personajn kaj sociajn, estas la kredoplena preĝo. Kiu preĝas, tiu ne sen-kuraĝiĝas eĉ fronte al plej grandaj malfaciloj, ĉar li sentas, ke Dio estas ĉe li, kaj en Liaj patrecaj brakoj li trovas rifuĝ-ejon, serenon kaj spiritopacon”. La preĝo estas bona mani-ero, por ne venkiĝi de malfaciloj.
(El letero de episkopo Gregoro al diocezanoj)