Meditado
Meditado
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano 1:19-28
kaj la unua letero de Sankta Johano 2:22-28
Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.
El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Johano ni sciiĝas, ke aperis homo sendita de Dio; lia nomo estis Joha-no. Li venis kiel atestanto, por atesti pri Jesuo Kristo kiu tiutempe komencis la publikan agadon. Johano baptis la homojn per akvo kaj alvokis ilin al konvertiĝo. Li akcentis, ke li baptas per akvo, sed Jesuo estas Filo de Dio kaj baptas per la Sankta Spirito. Johano la Baptisto estis lasta profeto de la Malnova Testamento. Li estis parenco de Jesuo, jar-duonon pliaĝa. Ĉiam li substrekis sian malgrandecon rilate al Kristo. „Kiu venas post mi, tiu superas min, ĉar Li estis pli frue ol mi. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis gracon post graco.”(Joh 1:15-16). „Mi eĉ ne estas inda malligi la la-ĉon de liaj ŝuoj.”(Joh 1:27).
Sankta Johano en la fragmento de la Evangelio skri-bas pri Johano la Baptisto, atestanto de Jesuo, kaj en sia unua letero li avertas la Kristokredantojn kontraŭ falsaj profetoj, kiuj per falsa instruado klopodas forlogi de Jesuo Kristo.
En la nuntempa mondo ekzistas ankaŭ falsaj profe-toj, mensoguloj. Oni povas diri, ke renaskiĝas paganismo modernstila, liberalismo, kiu proklamas la tutecan moralan liberon kaj konstatas, ke religio estas privata afero. Jesuo Kristo mortis surkruce kaj senĉese sinoferas al Dio Patro en la Sankta Meso por savi ĉiun homon, kaj ĉu ni devas kaŝi nian kredon, nian amon al Jesuo Kristo? Ĉu ni ne po-vas porti nian kredoĝojon al niaj proksimuloj? Kaj kion di-ris Jesuo al la apostoloj kaj al ni ĉiuj ĉiutempe? „Vi fariĝos miaj atestantoj en Jerusalemo, en la tuta Judeo kaj Sama-rio ĝis la fino de la tero.”(Ago 1:8). La plej amata Sankta Patro Johano Paŭlo la Granda interalie pri tiu temo parolis: „Kion signifas atesti pri Kristo? Signifas simple vivi laŭ la Evangelio”.(El konsidero, Buenos Aires, Argentino, 1987). „Mankas la tempo por honti la Evangelion, sed pli ĝuste oni devas ĝin prediki sur la tegmentoj”.(El la parolado, Berno, Svislando, 2004) „La viv-atesto estas kompreneble la unua metodo predikadi la Evangelion, sed tio ne sufiĉas sen la ago prediki la regnon kaj misteron de Jesuo el Naza-reto, Filo de Dio” (El la parolado, Vatikano, 2004).
Estas diversaj malfacilaj cirkonstancoj – ekzemple en publikaj kunvenoj, aŭ eĉ en privataj societaj renkontoj – kiam estas ofendataj kredantoj, kaj tiam oni devas kuraĝe defendi la kredon, la veron, doni ateston pri Jesuo Kristo. Antaŭ sia ĉieleniro Jesuo diris al la apostoloj kaj diras al ni ĉiuj en ĉiu tempo: „Sed mia Patro sendos al vi en mia no-mo la Sanktan Spiriton, kiu instruos vin pri ĉio, kaj reme-morigos ĉion al vi, kion Mi diris al vi”. (Joh 14:26). Do, kiu preĝas al la Sankta Spirito, scias, kiamaniere li devus defendi la kredon kaj atesti pri Jesuo Kristo, ĉar la Sankta Spirito, Parakleto (alidirite Konsolanto, Defendanto) helpas al la homo en malfacilaj situacioj, donas bonan konsilon, ĉar la Sankta Spirito estas amo.
Ni esperantistoj, partoprenantaj en katolikaj aŭ eku-menaj kongresoj en diversaj lokoj de la mondo, atestas pri la kredo je Kristo kaj antaŭ ĉio predikas la misteron de Jesuo el Nazareto, Filo de Dio. Al partoprenantoj en la re-feraĵoj, en la diskuto helpas la Sankta Spirito, kiu ankaŭ es-tas fajro, vekanta en la homo ardon, fervoron, pasion – var-megan amon al Dio – amon, kiu povas fari ion nekompren-eblan, nekutiman, grandiozan. En la Agoj de la Apostoloj ni legas pri la Pentekosta tago: „Tiam ili vidis ion, kiel faj-rajn langojn, kiuj disiĝis kaj venis sur ĉiun el ili. Ĉiuj plen-iĝis de la Sankta Spirito kaj komencis paroli en aliaj ling-voj, kiel la Sankta Spirito donis al ili”. (Ago 2:3-4). Per tiu fajro de la Sankta Spirito, per tiu entuziasma amo al Dio kaj al la homo, Johano Paŭlo la Dua – plej amata Papo la Granda – altiradis al Dio multnombran junularon, grandajn homamasojn kaj post lia morto la mondo unuiĝis en la preĝo. Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke nia atesto pri Jesuo estu fruktodona!
Venu nia Konsolanto, bonan konsilon portanto!
Descendu, ho Sankta Spirito, amata, bonega amiko!
Spirito de l’ grac’ kaj vero estu nia ĝoj’ kaj espero!
(Venu Konsolanto – la Sankta Spirito – Z.K.)
Prilaboris Zofia Kamieniecka
___________________________________________________________________________________
Iu iam diris:
Ĉiu homo estas la artisto de sia vivo.
Viro ĉiam estas filo de virino. (rusa proverbo)
Kiam vi ne havas kion vi ŝatas, ŝatu kion vi havas.
Anstataǔ veadi kaj malbeni tenebrojn, ekbruligu kandelon, por ke iu ne elbatu al si la dentojn. (F. Keller)