Ridetu
Ridetu
Al kuracisto venas 80-jarulo kaj plendas je doloro de la dekstra piedo.
– Vidu, sinjoro, en iu aĝo ĝi rajtas dolori.
– Ne diru sensencaĵon, ĉu mia maldekstra piedo estas pli juna?
*
Venas ulo al kuracisto kaj diras:
– Mi ne fumas cigaredojn, mi ne drinkas kaj ankaŭ mi ne seksumas. Mi estas scivola, kion vi povas malper-mesi al mi?
*
– Kio estas la plejefika medikamento kontraŭ la kap-doloro?
– Gilotino.
*
– Kial vi forkuris de la operaci-salono?
– Ĉar mi aŭdis flegistinon diranta: – „Bonvolu ne
paniki! La fortranĉo de la apendico estas ja simpla
operacio. Nenio estas por timi!”
– Jes, ŝi pravis.
– Sed ŝi parolis tion ne al mi, sed al la kirurgo!
*
Dum entombigo.
– Kiu kuracisto zorgis vian edzinon?
– Neniu. Ŝi mortis mem.