La konsiloj por pilgrimantoj
La konsiloj por pilgrimantoj
1) Mi estas vojo
ne devojiĝu
ne vojeraru
Mi atendas vin
rapidu
2) Kruco de Kristo
plej bone
montros al vi
direkton
horizontale
kaj vertikale
3) Sur kompaso
de la sentemo
kaj pureco
de la konscienco
vi precize
deĉifros
necesajn mezurojn
4) De ĉie
kien vi iros
sendu al Dio sms
MI AMAS VIN
5) Dum fulmotondroj
ne staru sub la arbo
ĉe la kruco
vi povas stari
6) Ne timiĝu
se lanterno
estos trempita
per la dubo
Dia Mizerikordo
sekigos ĝin
per espero
7) Portu ĉiam
en la termoso
iom da amo
ĝi utilos
por savi
soifegantojn
8) Netrompa gvidlibro
de la vivaj
pilgrimadoj
estas DEKALOGO
kun ĝi
vi atingu
la oran distingilon
de sankteco
Verkis Helena Stosio