Numero 104 – junio 2014

Pekoj vokantaj venĝon de la ĉielo

Demando: Kiuj pekoj kaj kial ili vokas venĝon de la ĉielo?

 

Respondo: Estas kvar pekoj vokantaj venĝon de la ĉielo: intenca mortigo, peko sodoma, subpremado de malriĉuloj, vidvinoj kaj orfoj, kaj ankaŭ reteno de pago al laborantoj.

 

De kie ni scias, ke ĉi tiuj pekoj ofendas Dion en la precipa maniero?

 

Pri tio parolas al ni la Sankta Skribo. Ekzemple en la libro de la Genezo (Gen 4:10) Dio diras al Kain baldaŭ post tio, kiam tiu mortigis sian fraton Habelon: „La voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero!”

Sekve la mortigo vokas en precipa maniero de la tero al la ĉielo, postulas la Dian punon. Dio ne povas resti indi-ferenta je tiu vokado, pro tio Li „malbenas” Kainon: „Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon por preni la sangon de via frato el via mano” (Gen 4:11).

 

Kiam Dio vizitas Abrahamon, deklaras al li: „La kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza” (Gen 18:20).

Sodomianoj estis farantaj multe da pekoj, tamen la Sankta Skribo priskribas nur unu el ili kiel la plej drastan. Temas pri la peko de malpureco farata rilate al personoj samseksaj, tiel moda hodiaŭ en iuj rondoj homoseksualeco (samseksemeco). En la 19a ĉapitro de la libro de la Genezo anĝeloj venas por detrui Sodomon kaj savi Loton kiel unu-nuran justulon. La Disinjoro volas per tio diri al ni, ke la malpuraj pekoj tute ne estas tiaj „senkulpaj”, kiel tion oni hodiaŭ ĝenerale prezentas. Se pro tiuj pekoj Dio descendas de la ĉielo, por kontroli, ĉu la plendo estas vera, tio signifas ke tiuj pekoj tuŝas ion tre esencan por la homo, ian grandan valoron, similan al valoro de la homa vivo.

Ni pripensu, kiel granda estas la Dia pacienco kaj en niaj tempoj, kiam la malpurajn pekojn kontraŭ naturo oni penas prezenti kiel normalan, kvankam alian vivostilon. Kiomlonge la Disinjoro montrados sian senliman pacien-con?

 

La Sankta Skribo avertas kontraŭ nehonesteco rilate al laborantoj. La plendo de subpremata laboranto ankaŭ vo-kas al Dio por puni nehonestecon. „En la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi…, ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo” (Rea 24:15).

Dio estas precipe sentiva pri la homa mizero, kaŭzita de alia homo. Pro tio la dungantoj devas memori, por ne nur doni la honestan pagon al siaj laborantoj, sed ankaŭ doni ĝin en templimo. Ili ne povas prokrasti la plifrue ko-mune interkonsentitan tempon de pago.

 

Krom laborantojn la Disinjoro aparte prizorgas or-fojn kaj vidvinojn, kiel precipe endanĝerigitajn al malbon-traktado far fremduloj. „Kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon…” (Rea 10:18). Do tiuj, pri kies rajtoj neniu zorgas surtere, havas sian precipan Defen-danton en Dio. Tio estas por ni la indiko, ke sendepende de politika sistemo, la Dia Leĝo estas senŝanĝa kaj validas egale por ĉiuj, sen privilegioj rezultantaj el posedata havaĵo aŭ plenumataj rangoj.

Kiam ni observas la ĉiutagan vivon en nia Patrujo, ni devas kun tristeco konfesi, ke la pekoj vokantaj venĝon de la ĉielo estas farataj ofte. Kiel sociaj pekoj ili vokas venĝon kiu povas tuŝi la tutan Nacion. Tial ni devus petegi Dion pri mizerikordo, por ke Li detenu sian koleron, alkonduku la pekulojn al vera pentofaro, kaj konservu nin ĉiujn en la plenumado de Lia sankta volo.

Sac. Adam Martyna

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony