pro la nokto kiu fariĝis mateno, pro amikoj kiuj fariĝis familio, pro revoj kiuj fariĝis realo kaj pro ŝatoj kiuj fariĝis amoj.
Oni povas ĝoji pro nova aŭto, komputilo, muzik- aŭ filmdisko kaj tiel plu. Sed dum ni estas ĉirkaŭataj de luks-aĵoj, ni emas forgesi la simplajn, sed des pli gravajn aferojn en la vivo: nova tago ĝuinda, amikoj, familio, revoj, ŝatoj kaj amoj. Ne kuru serĉante blindigajn brilaĵojn por la oku-loj, sed ĝuu la varmigajn brilaĵojn por la koro. Kaj ne for-gesu: komuna ĝojo estas duobla ĝojo!