Dek devoj de Esperantisto
Dek devoj de Esperantisto
- Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.
- Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.
- La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.
- Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; ra-kontu faktojn, ne esperojn.
- Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵojn.
- Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu se mankas aĉetantoj.
- Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.
- Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa; sen-lace varbu por UEA.
- Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu inte-resa.
10. Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel real-aĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro