Numero 102 – decembro 2013

Forpasis s-ino Franciska Bardecka, (1923-2013) Kraków, Pollando

En la nomo de Veterana Sekcio de PEA kaj Varsovia Animzorgado Esperantista kun granda bedauro mi adiaŭas nian karan Koleginon.

Franciszka Bardecka naskiĝis en Jodłówka, distrikto Jarosław la 6-an de marto 1923. Pri Esperanto ŝi ekinteres-iĝis en 1963, sekve ŝi partoprenis la 2 kursojn de la lingvo en Jagelona Universitato en Krakovo kun tre bona rezulto.  La lektoro de la kurso estis profesoro Mieczysław Sygnar-ski. Oktobre 1972 ŝi prelegis en Krakova Esperanto Klubo pri siaj vojaĝimpresoj al Bulgario. Ekde 1973 ŝi fariĝis membro de Katolika Esperanto Sekcio ĉe Klubo de Kato-lika Intelektularo en Krakovo. Membro de IKUE ŝi fariĝis en 1977 kaj la 14.11.1999 ŝi estis distingita per la dumviva membreco de IKUE. En 2005 ŝi aliĝis al Veterana Sekcio de PEA kaj en 2006 ŝi ricevis la honoran insignon de Ĉefa Estraro de PEA Merita Esperantisto. Nia Samideanino Franciska forpasis la 24.08.2013 kaj estis entombigita en Rakowicki – tombejo en Krakovo la 29.08.2013. Dum tre laborema vivo ŝi lasis en niaj memoroj neforgeseblajn bele-gajn signojn. Ŝi ripozu en Dia Paco!  Bohdan Wasilewski

 

Jen elkoraj rememoroj de Zdzisława Kaźmierczak:

S-ino Franciska Bardecka (1923 – 2013) pola long-jara perantino de IKUE agadis fervore dum malfacilaj tem-poj. En 1984 ŝi konsentis transpreni la agadon de IKUE- perantino, ĉar pastro Jozefo Gotter, la ĝisnuna peranto jam prepariĝis al misia agado en Zambio. Ŝi havis malfacilan kaj pezan laboron, ĉar tiutempe la CO de IKUE sendadis al ŝi revuon Espero Katolika ne nur por polaj membroj, sed ankaŭ por Ĉeĥoslovakoj, Hungaroj, Rumanoj, Litovoj kaj Rusoj kaj ŝi dissendadis ilin. Krom tio ŝi ricevadis el Romo multajn esperantajn librojn kiuj ŝi vendadis dum diversaj E-aranĝoj. En mia memoro troviĝas s-ino Franciska ĉiam kun peza, granda dorsosako. Ŝi ofereme zorgis pri permeso celebri s-tajn Mesojn en Esperanto kaj varbis sacerdotojn al Esperanto kaj instruis ilin. S. Mesoj okazadis dum 5 jaroj ĉe Franciskanoj en Krakovo kaj poste estis celebrataj en paroĥo de sankta Stepano ekde 1981. S-ino Franciska orga-nizis ankaŭ pilgrimojn al Łagiewniki por preĝi al Dia Mizerikordo ĉe la tombo de sankta fratulino Faŭstina. Tia agado daŭris 20 jarojn. Ŝi multe laboris kun pastro Roman Forycki por la organizado de IKUE-Kongreso en 1987 en Jasna Góra en Ĉenstoĥovo. En la jaro 1996 ŝi transdonis la kolektadon de membrokotizoj al Zdzisława Kaźmierczak. S-ino F.Bardecka ĉesis labori al E-aranĝoj kiam vere estis malforta, malsana, sed daŭre agadis por misioj, tio estis ŝia dua fervora, amata laboro, preskaŭ ĝis fino de sia vivo. Ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 2013 kaj entombigo okazis la 29.08.2013. Ŝi ripozas en tombejo de Krakovo. Ŝi meritas niajn preĝojn pri interna paco en la kuneco de Dio. En Vroclavo la 29an de septembro okazis S-ta Meso intence de mortinta Fanciska Bardecka. Dio donu al ŝi pacan eter-nan ripozon.

___________________________________________________________________________________

 

Dancu – ripozu – butikumu – dormu kiel kato –

abunde kisu – malstreĉiĝu en la naturo – aŭdacu –

ridegu – havu novajn amikojn – kuraĝu kuiri –

laŭte kriu – baniĝu per abunda ŝaŭmo –

kaj estu feliĉa! – per Esperanto!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony