Numero 102 – decembro 2013

Sankta Faŭstina Kowalska kaj Dia Mizerikordo

Karaj gefratoj!

 

         Mian prelegeton mi komencos per demando. Ĉu vi iam aŭdis pri sanktulino Faŭstina Kowalska? Morgaŭ ni vizitos interalie en Krakovo urbokvartalon Łagiewniki, kie en klostro vivis kaj mortis tiu per aŭreolo pridonacita frat-ulino. Pro tio estas utile konatiĝi antaŭe kun ŝia ekster-ordinara vivo.

 

La 25-an de aŭgusto 1905 en malgranda pola vilaĝo Głogowiec (pron. Glogovjec) al geedzoj Kowalski naskiĝis la tria infano, knabino, kiu ricevis baptonomon Helena. La tre malriĉa familio havos poste ankoraŭ sep infanojn, el kiuj tamen du ne ĝisvivos plenkreskan aĝon. Ĉiuj infanoj devis hejme plej baldaŭ labori kaj tiel helpi al la gepatroj nutri multnombran familion. Tial Helenjo frekventis nur tri jarojn al baza lernejo. Kiam ŝi estis sepjaraĝa, tiam aŭdiĝis en ŝia animo antaŭ ekspoziciita sakramento mistera ĉiela voĉo, sed la knabino ankoraŭ ne komprenis ties sencon. Tamen ŝi daŭre pensis pri Dio, nokte ofte preĝis kaj ŝate legis ununuran libron, kiun la familio Kowalski posedis – Biografion de sanktuloj. Penigajn vivkondiĉojn de la kam-paranoj pli multe komplikis eĉ la unua mondmilito. Kiam la terura konflikto finiĝis, la deksesjaraĝa knabino decidi-ĝis foriri servolabori por helpi al la gepatroj eĉ por iom pri-ŝpari monon por si mem. Ŝi laboris kiel servistino en Alek-sandrów proksime de Łódź (pron. Aleksandruv kaj Luĝ). Tiam de tempo al tempo la junulino vidadis nokte nekona-tan lumon, kiu ĉiam maltrankviligadis ŝin. Eĉ ne post unu jaro da servo Helena revenis hejmen kaj diris al siaj ge-patroj, ke ŝi volas eniri en monaĥinejon. Tamen la patro ne konsentis precipe pro nebona materia situacio de la familio. Tiam oni postulis en klostroj de kandidatoj alporti ankaŭ doton, sed eblon doni ĝin al la filino ili ne havis. Do, ŝi trankvile respondis, ke Jesuo mem venigos ŝin tien.

La knabino forveturis al la urbo Łódź, kie laboris lo-ĝante ĉe parencoj kaj post unu jaro denove petis hejme pri konsento eniri monaĥinejon. Sed la gepatroj ree ne perme-sis al ŝi fari tiun paŝon. Seniluziigita juna Helena provis do vivi en Łódź dandastile. Ŝi zorgis precipe pri ekstera aspek-to kaj ne dediĉis atenton al voĉo de graco. Iam ŝi partopre-nis kun sia fratino dancamuzon. Dum danco juna Helena subite ekvidis apud si senvestitan sangovunditan Jesuon, kiu kun riproĉo diris al ŝi: „Kiel longe mi devos suferi pro vi, kiel longe vi provokos min?” La knabino tuj interrompis la amuzon kaj foriris. Kiam ŝi proksimiĝis al katedralo, jam mateniĝis. Enirinte tien ŝi vokis antaŭ la plej sankta sakra-mento: „Sinjoro, kion mi faru?”Jen ŝi aŭdis internan voĉon: „Veturu senprokraste en Varsovion, tie vi aliĝos en monaĥ-inejo”. Helena obeis. Post reveno al siaj parencoj, ŝi anon-cis al ili la decidon. La onklo strebis persvadi ne postuli tion pro certa sufero de ŝiaj gepatroj, sed vane. La junulino estis konvinkita pri devo sekvi Jesuon, kiu vokis ŝin jam de la infana aĝo kaj nepre forveturis do en Varsovion.

En nekonata medio de la granda urbo turnis sin Helena al Virgulino Maria kun peto pri gvido de ĉiuj ŝiaj pluaj paŝoj. Do ŝi iris serĉi iun monaĥinejon, kiu estus kompleza akcepti simplan postulantinon. Sed ho ve! Ĉie oni respondis al la peto negative. En tiu situacio eniris ŝi perdante jam esperon en la lastan ordenan domon. Kiam ĝia patrino-estrino aŭskultis la deziregon de Helena Kowal-ska, ŝia konsilo estis jena: „Laboru almenaŭ unu jaron kaj enspezu monon por havigi necesan dotaĵon kaj poste venu denove”. Surbaze de tiu rekomendo travivis poste la junul-ino sopiranta pri profunda spirita vivo unu jaron en Ostrówek (pron. Ostruvek) laborante tie en katolika fami-lio. En la jaro 1925 Helena faris privatan voton de ĝismorta ĉasteco kaj revenis en la monaĥinejon de Fratulinoj de la Patrino de Dia Mizerikordo en Varsovio. Tiam la estrino diris al la postulantino: „Iru al la Dommajstro kaj demandu Lin, se Li akceptas vin”. Do, ŝi venis en kapelon deman-dante la Sinjoron Jesuon. Pli poste ŝi mem skribis en sia Taglibreto: „Mi tuj aŭdis la voĉon: „Jes, mi vin akceptas, vi estas en mia koro”.

Post unuaj tagoj kaj semajnoj de entuziasmo alternis eĉ diversaj duboj. Ĉu mi estas ĉi tie en tiu ĝusta loko? Di-versaj aferoj ne plaĉis al ŝi. La novulino travivadis malfa-cilajn momentojn. Dum iu vespero post preĝoj trafis ŝin profunda decidemo, kiam falinte al planko petis insiste pri ilumino, kion ŝi faru. En venontaj minutoj ŝian ĉelon plen-igis mistera lumo kaj sur kurteno aperis dolorplena vizaĝo de Jesuo. Larmoj gutis sur blankan littukon. „Sinjoro, kiu kaŭzis al Vi tian doloron?” demandis Helena. „Vi mem per via intenco forlasi la kongregacion. Mi ja alvokis vin ĉi tien kaj preparis por vi multajn gracojn”. La juna novicino ekpetis Jesuon pri senkulpigo kaj matene tuj ĉion rebonigis en konfeso. Post ia tempo nia kandidatino malsaniĝis, pro tio ŝin sendis la estrino en filian domon en Skolimów (pron. Skolimuv). Tie estis Helena pridonacita per unua mistika vizio de purgatorio. Kun akompano de anĝelo ŝi vidis lokon kun suferantaj animoj en flamoj. Jesuo diris: „Mia mizerikordo tion ne volas, sed ordonas ĝin justeco”.

De januaro 1926 komenciĝis por Helena Kowalska novicado en Krakovo (pole Kraków, pron. Krakuv). En ĝia urbokvartalo Łagiewniki (pron. Lagjevnjiki) la kongrega-cio posedas grandan domon kun internulejo kaj instituto por edukado Józefów (pron. Juzefuv). Tie oni ŝin vestis solene en novan kongregacian vestaĵon kaj de tiu tempo ŝia nomo estas Maria Faŭstina. Dum tiu festo la novicino svenis vidante revelacie kvanton da ĉiu venonta sufero, kiu ŝin atendas. Poste ŝi laboris honeste en kuirejo, fervore pre-ĝis, ĉiam estis gaja eĉ amika. Pasis plua jaro. En la animo de Faŭstina ekestas spirita mallumo. Al ŝi nun ŝajnas ke Dio rifuzas ŝin ne povante legi, mediti, preĝi. Krome ŝi su-feras eĉ korpe. Diablo sturmas. Tamen en tiu peza tempo ŝin bone komprenas kaj gvidas saĝa novicmajstrino. Venis tago de la Granda Vendredo 1928. Vespere en kapelo dum adorado Faŭstina sentis ĉeeston de Dio, en interno ŝi ek-konis, kiom Jesuo suferis pro ŝi. Post kelkaj tagoj sekvas faro de unujaraj votoj, kiujn estos necese dum kvin jaroj ĉiam ripetadi. En oktobro tiujara la fratulino vojaĝas ree en Varsovion kaj de tie baldaŭ en litovan urbon Vilniuso, kiu tiutempe apartenis al Pollando. Dum proksima tempo ŝi ankoraŭ kelkfoje ŝanĝis lokojn de restado.

Grava evento okazis en Płock (pron. Plock). Tie havis Faŭstina Kowalska en sia klostra ĉelo eksterordi-naran revelacion. Ŝi ekvidis Sinjoron Jesuon blanke vesti-tan, kiu havis unu manon levitan al benado kaj la duan me-titan sur sia brusto. El forŝovita vestaĵo de tie elfluis du grandaj radioj – la unua estis ruĝa, la dua blanka. Jen ŝi aŭdas voĉon: „Pentru bildon laŭ la modelo, kiun vi vidas, kun surskribo: Jesuo, mi fidas al Vi. Mi deziras ke ĉi tiu bildo estu adorata antaŭ ĉio en via kapelo kaj poste en la tuta mondo. Mi promesas ke animo, kiu adorados ĉi tiun bildon, ne pereos. Mi promesas ankaŭ venkon jam ĉi tie sur la tero super malamikoj, sed precipe gracon en la horo de morto”.

Sinjoro Jesuo esprimis siajn dezirojn:

  1. Mi volas ke estu difinota festo de la Dia Mizerikordo.
  2. Mi volas ke bildo, kiun vi pentros per peniko, estu solene konsekrota la unuan dimanĉon post Pasko.
  3. Tiu dimanĉo fariĝu festo de Mizerikordo.
  4. Mi volas ke pastroj prediku pri mia granda mizerikordo rilate al pekantaj animoj.

La Sinjoro aldonis ankoraŭ pluajn frazojn pri Lia doloro pro malkonfideco al Lia amo de multaj homoj. La fratulino Faŭstina konfidis ĉion al sia estrino, sed nun ŝi ne plu renkontis sin kun komprenemo. Ŝi volas plenumi sian taskon pentri la deziratan bildon, sed kiel, ĉar ŝi mem ne scias tion fari. La ĝenerala estrino Moraczewska (pron. Moraĉevska) en Varsovio dubas pri aŭtentikeco de la reve-lacioj. Ankaŭ aliaj fratulinoj eĉ ŝia konfesprenanto ne kon-fidis tute tiujn aferojn. Do Faŭstina troviĝis tial en vere ne-facila situacio, kiu kaŭzis al ŝi multajn suferojn. Intertempe okazis novaj revelacioj, en kiuj ŝi ricevis fortigajn gracojn eĉ konsolon. Post renovigo de ordenaj votoj ŝi denove vidis Jesuon. Li demonstris antaŭ ŝiaj okuloj sian mizerikordan koron, el kiu ekflamis du radioj kiel sango kaj akvo. En tiu tempo tamen kelkaj spiritaj personoj ekkomprenis kaj akceptis ŝian mision.

La 1-an de majo 1933 en krakova domo Józefów okazis granda solenaĵo. Fratulinoj faris porĉiamajn votojn. Multaj parencoj eĉ amikoj alveturis, nur nia Faŭstina restis sola. La patro ĝis nun ne kontentiĝis kun foriro de sia filino en klostron kaj pro tio malpermesis al ĉiuj familianoj parto-preni la feston. Des pli arde ŝi preĝas al sia fianĉo Jesuo Kristo kaj certigas Lin pri sia amo. Nun ŝi naskiĝas nur por Li kaj petas pri venko de la Eklezio, por papo, sacerdotoj, pekuloj eĉ je multaj aliaj intencoj. Por si mem ŝi petis pri graco vivi ĉiam por la gloro de Dio. La kvaran tagon post la vota festo aperis al ŝi Jesuo, kies korpo estis cikatroplena de vundoj. Li diris: „Rigardu, al kiu vi fordoniĝis”. La mo-naton majon la fratulino Faŭstina travivis en Łagiewniki, sed poste venis ordono ke ŝi forveturu al Vilniuso.

En tiea monaĥinejo oni akceptis ŝin kore. Kia estis tamen por ŝi surprizo, kiam renkontis en konfesejo unua-foje pastron, kiun ŝi konis nur el vizio. La sacerdoto Sopoćko ludos en ŝia plua vivo signifan rolon. Li bone ek-komprenis problemojn de la fratulino kaj sciis gvidi ŝin spirite eĉ praktike sur ŝiaj pluaj vivovojoj. Ankaŭ li ekspli-kis al la fratulino signifon de du elfluitaj radioj, kiujn ŝi observis iam en la vizio. La ruĝa prezentis sangon, la blan-ka akvon, kiuj elŝprucis el internaĵo de Dia mizerikordo en tiu momento, kiam la mortanta koro de Kristo estis tra-pikita per pikstango. La pastro prognozis eĉ kelkajn eston-tajn eventojn. Verko de la monaĥino Faŭstina Kowalska estos preskaŭ entute neniigita, sed Dio efektivigos siajn intencojn kun ega forto por ke Li pruvu ilian verecon. Lia mizerikordo fariĝos nova gloro de la Eklezio eĉ se ĝi estas tie de ĉiam ankriĝinta. Dio volas ke ĉiuj animoj ekkonos Lin kiel la Reĝon de la Mizerikordo antaŭ Lia veno en rolo de Juĝisto. La tempo de la dua veno de la Sinjoro ne estas plu fora.

Post faka verigo de korpo eĉ spirita statoj de la mo-naĥino mendis la pastro Sopoćko ĉe la akademia pentristo Kazimierowski bildon de Jesuo. Faŭstina dum la laboro lin direktis. La bildo estis preta en junio 1934, sed ĝi al la fratulino ne plaĉis. Tamen la Sinjoro diris: „Ne en beleco de koloroj kaj en arto de peniko, sed en mia graco estas grandeco de la bildo”. Komence oni pendigis la novan artaĵon en malhela koridoro en monaĥinejo de franciskan-inoj, ĉe kiu la sacerdoto Sopoćko rektoris tiean kirkon. En sekvanta antaŭpaska Granda semajno oni ekspozicii ĝin dum tri tagoj en Ostra Brama, kiu estas konata pordego de la urbo Vilniuso. Pli malfrue Patro Sopoćko pendigis la bildon kun permeso de loka ĉefepiskopo en la kirko de sankta Jozefo, kie oni ĝin adoras ĝis la nuna tempo.

La paskan ĵaŭdon en la jaro 1934 la fratulino Faŭs-tina disponigis sin laŭ deziro de la Sinjoro kiel repaciga ofero por savi pekulojn. Tio ja kaŭzis abruptajn atakojn de diablo kontraŭ ŝia persono. Ekestis diversaj duboj, maltran-kvilo, en ŝian menson trudiĝis malbenoj, blasfemoj, mal-espero. Kelkfoje ŝi eĉ renkontiĝis kun diabloj, kiuj sakris, minacis eĉ damaĝis ŝin. Al tio aligis sin sanproblemoj. Sur rentgena foto montriĝis tuberkuloza diagnozo. Post restado en kelkaj malproksimaj kongregaciaj domoj sendis ŝin la superulinoj do denove en Krakovon-Łagiewniki, ĉar estis necese ke la malsanulino havu atingeblan kuracistan fak-zorgon. Pro tio ŝi restadis iom da tempo ankaŭ en pulmo-saniga sanatorio. Tie la fratulino arde preĝis por urĝaj be-zonoj de la mondo. Ŝi havis profetajn viziojn, vidis diver-sajn futurajn eventojn, interalie eĉ pri sia propra beatiga proceso. Intertempe Patro Sopoćko en Vilniuso daŭrigis sian laboron. En la jaro 1936 li eldonis la unuan broŝuron pri la Dia Mizerikordo, surbaze de la revelacioj kaj de la Taglibro, kiun skribis fratulino Faŭstina, komponis litanion eĉ novenon je tiu temo. Krome li skribis ankaŭ artikolojn en katolikan semajngazeton, sed nenie menciis ŝian per-sonon.

Restado en la monaĥinejo post la reveno ne daŭris ja longe. Korpa sufero malpliboniĝis kaj al tiu doloro aligis sin ankoraŭ pluaj diablaj intrigoj. Denove oni devis ŝin sendi en sanatorion Prądnik (pron. Prondnik). La malfort-eco pligrandiĝis, pro ĝi la fratulino akceptis eĉ la sakra-menton de malsanuloj. Faŭstina estas tamen trankvila kaj milde pensas pri morto en konekso kun Kristo Mizeri-korda. La 17-an de septembro 1938 oni transportis la mal-sanan monaĥinon al Józefów en Łagiewniki. Hejme zorgis pri ŝi fratulino Amelia. Iam dum interparolo la flegantino diris: „Kiel bona estas Dio ke la fratulino mortas tiel juna kun plena konscio; mi ankaŭ ŝate malsaniĝus per tuberku-lozo kaj unu jaron post vi mortus”. La estonta sanktulino do promesis al ŝi propeti ĉe Sinjoro Jesuo pri plenumo de tiu deziro. Vere precize unu jaron post forpaso de Faŭstina mortis eĉ la fratulino Amelia pro tuberkulozo de ostoj. Dek tagojn antaŭe profetis la monaĥino Kowalska la tempon de sia naskiĝo por eterno. Jen tio okazis la 5-an de oktobro 1938. Ŝi mortis trankvile en Dia brakumo tridektrijaraĝa post 13 jaroj de la ordena vivo.

La estrino de la monaĥinejo Irena Krzyżanowska (pron. Kĵiĵanovska) rememoras: „Fratulino Faŭstina post reveno el sanatorio trankvile kaj ekradiante spiritan belecon rakontis kun certeco… >oni konstituos feston de la Dia Mizerikordo… mi sopiras nur plenumi volon de Dio… mi sentas min bone kun la malsano… mi ĝojas ke mi mortas en ĉi tiu komunumo…<. Mallonge antaŭ la lastaj momentoj de la vivo ŝi menciis tute malfiere, ke Jesuo Kristo volas ŝin altigi sur la rangon de sanktulino”. En la lastaj monatoj de sia surtera pilgrimo la sankta Faŭstina en-tute forgesis sin mem kaj ĉion oferis je intenco pri dis-vastigo de estimo al la Dia Mizerikordo, kiu fariĝis funda-menta fenomeno de ŝia vivo.

Kaj kio okazis post la morto de Faŭstina Kowalska? En Vilniuso ekkreskis honorado de la Dia Mizerikordo, do tial venadis al la kongregacioj eĉ demandoj pri la persono de fratulino Faŭstina. La ĝenerala estrino pro tio konatigis siajn monaĥinojn pri ŝiaj vivo kaj verko, pri la aperoj. Fokuso de la estimo fariĝis tiel Józefów en krakova urbo-kvartalo Łagiewniki, kie la sanktulino vivis, mortis, eĉ estis entombigita. Ĉar la origina bildo de la Jesua Mizerikordo restis en Vilniuso, tial ekkreis akademia pentristo Hyła novan bildon por la klostra kapelo, kies kopioj rapide dis-vastiĝis. En la jaro 1959 malpermesis responda vatikana oficejo honorigon de tiu bildo kaj same religiajn solenaĵojn laŭ instrukcioj de Faŭstina Kowalska. Sed malgraŭ tio tiuj aferoj ne ĉesis, estimon al la Dia Mizerikordo ne eblis tute sufoki. Tial metropolita kurio de Krakovo komencis en la jaro 1965 informproceson pri la vivo kaj agoj de la fratul-ino Faŭstina. Pozitiva esploro rezultis per atribuo de la titolo „Dia servantino” por ŝi. Unu jaron poste oni elterigis ŝian korpon de la tombejo kaj sepultis ĝin en masonitan tombon en kapelo de la kongregacio en Łagiewniki-Józefów. La 20-an de septembro 1967 tiama ĉefepiskopo de Kraków kardinalo Karol Wojtyła finis diocezan proce-son kaj forsendis la koncernan aktaron al Romo. Kongre-gacio por la doktrino de la kredo la 15-an de aprilo 1978 nuligis la malpermeson de la jaro 1959. Tiel realiĝis profet-aĵo de la monaĥino Faŭstina Kowalska: post totala detruo venos nova prospero de la verko kaj ĝia heroldino fariĝos akceptata apostolino de la estimo al la Dia Mizerikordo.

Kion do aldoni? Adoro pere de la bildo de Jesuo kun du edifaj radioj kaj per preĝa kulto komponita de vilniusa Patro Sopoćko trapenetris la tutan katolikan mondon. La fratulino, kiun tiucele nia Sinjoro uzis kiel sian instru-menton, estis en la jaro 1933 beatigita kaj en la jaro 2000 kanonizita.

Sankta Faŭstina, propetu por ni! (Ni memorigas ŝin la 5-an de oktobro)

Jan Kalný, Ĉeĥio

         La prelego estis prezentita en la 66-a Kongreso de IKUE en Kalwaria Zebrzydowska (PL), 14.7.2013

___________________________________________________________________________________

 

„Morgaŭo

estos bela, per via belo.

Estos ĝoja per via ĝojo!

Estos fidela al Dio per via kredo.

Estos sekura, per via ĉeesto.”

 

*

Viaj manoj estas mallaŭtaj, kaj la okuloj sen krio,

sed mi scias, ke Vi tremas per doloro de tiuj kiujn Vi tuŝas, kaj Vi timas per la timo de la fiksrigardantaj al Vi okuloj.

Vi estas por mi la miraklosigno sur la kredprofundo.

 

„Grajno de sinapo”

 

sac. Alojzo Henel CM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony