Ridetu
Ridetu
– Kia estas medikamento je la unuarigarda enamiĝo?
– Ekrigardi la duan fojon…
* * *
– Kia kuglo estas plej danĝera en la mondo?
– Virino, ĉar ŝi falas en okulon, vundas koron, eksci-
tas nervojn, truas poŝon kaj eliras deflanke.
* * *
– Kial la Eklezio nomas geedzecon „sankta”?
– Eble tial, ke ĝi havas multege da martiroj…
* * *
– Kion signifas tio, kiam iu trovos kvar hufferojn?
– Tio signifas, ke ie ĉevalo kuradas nudpiede…
* * *
– Kia estas diferenco inter Anglo kaj Skoto?
– Anglo kiam kalviĝos, tiam aĉetas al si la perukon.
Skoto kiam kalviĝos, tiam vendas la kombilon.
* * *
Cigaro jen estas la fetora herbo kun fajro ĉe unu,
kaj kun stultulo ĉe la alia fino. (B. Franklin)
* * *
Wałęsa dum libertempo kaptis belan fiŝon:
– Diru al mi, fiŝeto, ĉu eble vi estas la ora fiŝeto?
– Ne, mi estas el sindikato „Solidareco”.
– Eee, do vi ne plenumas la dezirojn?
– Ne, mi nur ilin promesas.