Salomonaj paraboloj – moralaj sentencoj
Salomonaj paraboloj – moralaj sentencoj
„La bona ekzemplo estas
la plej bona prediko”
– popola diro.
Oficiale registritaj religioj hodiaŭ estas pli apartigitaj ol nacioj kaj ŝtatoj en la tuta mondo. Oni scias ke religioj aperis dum diversaj periodoj, kiel rezulto de homa malkler-eco. Dum tiuj etapoj la homoj mem ne povis klarigi multe da eventoj, pro tio ili opiniis ke tiujn kaŭzas iu supera po-tenco, kiun ili komencis adori. Tiamaniere la primitiva, malklera homaro kreis diversajn diojn kaj sanktulojn, de-pende kiel ili nomis ilin.
Kuneco inter apartaj religioj estas, ke ĉiuj admonas – edukas siajn disĉiplojn por la bono de homaro.
Malgraŭ tio abundas okazintaĵoj, kiam religioj ne re-zignis pri militoj, eĉ benis batalajn standardojn. Per diser-voj kaj sacerdotaj benoj direktis al batalkampoj multajn ho-mojn – precipe virojn, kiuj ne revenis al siaj gefamilianoj.
Ekde ekesto de religioj ĝis nun forpasis multaj jaroj. Parto da mirakloj registritaj en religiaj libroj jam estas sci-ence klarigitaj. Laŭ vortoj de saĝulo: „hodiaŭaj neklaritaĵoj estos klarigitaj per morgaŭa scienco”. Tiel do religiaj dog-moj lasas nur imagajn diojn, sanktulojn, anĝelojn, paradi-zon, inferon ktp.
Ni, nuntempaj homoj, ne rajtas rezigni pri multaj re-ligiaj predikoj, kiuj instigas al bonaĵoj, al vivo en homa moralo kaj religiaj virtoj kiel fundamento. Sufiĉas nur tra-legi Salomonajn parabolojn (parto de kristana Biblio) por konvinkiĝi pri ilia kontribuo.
Ekzemple, nur en ĉapitro 1 (versoj 1 ĝis 6) oni faras kelkajn kvazaŭ patrajn komisiojn al siaj propraj naturaj ge-filoj, kiuj validas por ĉiu homo kaj precipe por alkreskantaj generacioj.
Salomonaj paraboloj prezentiĝas per 31 ĉapitroj – 930 versoj kaj sennombraj bonsonoraj vortoj kiel: trompo, nobleco, bigoto, demagogio, egoismo, saĝeco, edifo, vero, pravo, sciado, prudento, saĝo, mensogo, insidi, fideleco, honesteco, kompato, indulgo, estimo k.a.
Pro diversaj kaŭzoj la nombroj de religiaj libroj ne egalas. Notinde, lastatempe oni faras provojn por proksim-igi iujn vidpunktojn kaj eksplikojn, samspecigi tekstojn celante laŭeble forigi diversecojn.
Tio ege necesas por la normala vivo kaj konscio de homoj dum tiu malordigita-konfuzita kaj malcerta mondo.
Ivan Tr. Minĉev