Pri embarasoj kun preĝado
Pri embarasoj kun preĝado
Al maljuna monaĥo venis iam alia kunfrato kaj plen-dis, ke li ne scipovas jam kredi, nek preĝi. Li petis pri libe-rigo de Diservo, ĉar lia koro ŝtoniĝis, la preĝo fariĝis nur unu granda ŝajnigado. La sperta monaĥo respondis: – Se vi jam ne scipovas preĝi, iru kaj almenaŭ rigardu, kiel faras tion aliaj.
Ekzistas multaj preĝospecoj – ĉar amon oni povas esprimi divarsmaniere.
Preĝo estas radioaktiva: ĝi radias.
Dio iras al tiu, kiu Lin vizitas/invitas.
La Eklezio kantas, ĉar sola vorto ne sufiĉas por preĝ-ado.
Preĝo transiras ne la racion, sed la koron.
El libreto de Kazimierz Wójtowicz „Eretoj” [Okruchy],
Tradukis Jadwiga Nowak