Numero 127 – vintro 2019

Zofia Kossak-Szczucka

Zofia Kossak-Szczucka (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1889 en Kośmin, distrikto de Puławy, mortis la 9-an de aprilo 1968 en Bielsko-Biała) estis pola romanistino, partoprenantino de la rezistomovado Konsilantaro por Helpo al Judoj „Żegota”.

Ŝi estis filino de Tadeusz Kossak (ĝemela frato de Woj-ciech Kossak) kaj Anna Kisielnicka. Infanecon kaj junecon pasigis en Lublinio kaj Volinio.

Dum la dua mondmilito restis en Varsovio, kie agadis konspire kaj bonfare. Ŝi gvidis organizaĵon Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), sekreta katolika organizaĵo, kiu estis daŭrigo de la antaŭmilita Akcja Katolicka (Katolika Agado). Ankaŭ kunlaboris kun politik-armea subtera organizaĵo Unia (Unio).

Zofia Kossak kunredaktis la unuan subteran revuon „Polska Żyje” (Pollando Vivas). Aŭguste 1942 publikigis sian proteston kontraŭ holokaŭsto. Septembre 1942 kun Wanda Krahelska fondis Provizoran Komitaton por Helpo al Judoj, ŝanĝita baldaŭ al Rada Pomocy Żydom „Żegota” (Konsilantaro por Helpo al Judoj). Postmilite ŝi estis distingita per la medalo „Sprawiedliwy Wśród Narodów Świata” (Justulo inter la po-poloj). En 1943 estis arestita kaj malliberigita en koncentrejo Auschwitz [Aŭŝvico] – rememoron pri tio priskribis en la libro Z otchłani (De abismo) – translokigita al la varsovia malliberejo germana Pawiak kaj mortkondamnita. Liberigita en 1944, danke al penado de subteraj regopovoj de la rezisto-movado, partoprenis la Ribelon de Varsovio en aŭgusto 1944. En la post-militaj jaroj influis edukadon de juna Władysław Bartoszewski.

En 1945 estis direktita de la Pola Ruĝa Kruco al Lon-dono. Inter pola emigrantaro ŝi vivis 12 jarojn en Kornvalo mastrumante kun la edzo en bieno kaj daŭrigante sian verkistan laboron. Okcidente ŝia verkado ĝuis ĉiam pligrandiĝantan po-pularecon, ŝiaj libroj estis furorlibroj, kaj la romano “Bez oręża” (Sen armilo) troviĝis fronte de Book of the Month en Usono. Pli frue, en 1932 la verkistino estis distingita per litera-tura premio de silezia vojevodio. En 1935 mortis ŝia patro Tadeusz Kossak. En 1936 ŝi ricevis Oran Laŭron Akademian de Pola Akademio de Literaturo, la plej grava institucio de pola kulturo de intermilita periodo, kaj en 1937 estis distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

En Pollando, en 1951 ĉiuj ŝiaj verkoj estis cenzuritaj kaj senprokraste forigataj de bibliotekoj. Post sia reveno al la patrujo en 1957 ŝi denove setlis en Górki Wielkie, distrikto de Cieszyn.

Kreado

  • Beatum scelus (Beata kulpo) – romano
  • Bez oręża (Sen armilo) – historia romano, 1937
  • Bursztyny (Sukcenoj), 1958
  • Chrześcijańskie posłannictwo Polski (Kristana mesaĝo de

Pollando)

  • Kłopoty Kacperka góreckiego skrzata (Embarasoj de Kacpe-

rek, montarana koboldo) – porinfana literaturo, 1924

  • Krzyżowcy – romano pri la unua krucmilito,1935, 4 volum.
  • Legnickie pole (Kampo de Legnica) 1930; germ. trad.,1931
  • Pątniczym szlakiem. Wrażenia z pielgrzymki (Pilgrima

itinero. Impresoj pri pilgrimado), 1933

  • Pożoga. Wspomnienia z Wołynia 1917-1919 (Brulego.

Rememoroj de Volinio 1917-1919) – biografia romano,1922

  • Przymierze (Alianco) – biblia romano pri patriarko

Abraham,1952

  • Troja północy (Trojo de la nordo; kune kun Zygmunt Szat-

kowski) – historia romano pri slavoj transelbaj

  • W Polsce Podziemnej: wybrane pisma dotyczące lat 1939-

1944 (En la Subtera Pollando: elektitaj artikoloj pri 1939-

1944).            La teksto prenita el: eo.wikipedia.org

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony