Numero 132 – printempo 2021
Zofia Kossak pri Sankta Stanislavo
La verkoj nepubikigataj en Pola Popola Respubliko (PRL) pro la klaŭzoj de cenzuro nun revenas kiel la inte-resa tuto, malkaŝante la mirigan kaj doloran aktualecon.
La persono de la episkopo el Szczepanów – Sankta Stranislavo, la ĉefa patrono de Pollando, dum jarcentoj agadis inspire al la imago de artistoj. La plej popularaj realigoj estas la pentraĵo de Johano Matejko “La batalo apud Grunvaldo” kaj la dramoj de Stanislavo Wyspiański “ Boleslavo la Brava” kaj “Skałka” (Roketo). Estas ankaŭ romanoj.
Al ĉi tiuj tradicioj ligas Zofia Kossak, konata antaŭ ĉio kiel la romanverkistino, malpli – kiel la aŭtorino de dramoj. Dume, krom la sufiĉe populara scena bildo “Gość oczekiwany” (La atendata gasto) kaj forgesitaj “Dialogi o życiu i śmierci” (Dialogoj pri vivo kaj morto), ŝi posedas je sia konto ankoraŭ du mallongajn dramverkojn: “Kielich krwi” (Sangokaliko) kaj “Zlecenie” (Komisio). La unua estis dediĉita al la episkopo Stanislavo el Szczepanów kaj al la reĝo Boleslavo la Brava, inter kiuj ekestas la akra kon-flikto, stimulata fare de la patrino de la reĝo, Dobrognieva. Inter la episkopo revanta pri la justaj regadoj kaj la brava, kvankam ne sinreganta reĝo Boleslavo aperas la neevitebla konflikto de profitoj. Kiam la episkopo parolas: „La plen-doj de etbienuloj fluas. Ili ne pro malamiko ploras, sed pro siaj”, la reĝo levas glavon. La dua dramo montras la kleran kaj mizerikordoplenan episkopon Prandota el la familio de Odrowąż kaj la sanktan Kinga, konsilantaj, kiel Stani-slavon Szczepanowski levi al la honoro de altaroj – ĉar pri lia sankteco ĉiuj estas konvinkitaj, kaj la mirakloj mobi-lizas al agado.
La komplementa al ĉi tiuj bildoj estas la eseo “Boże motory” (Diaj motoroj), komentanta la mortigon de la epis-kopo Stanislavo en la lumo de historiaj dokumentoj. La verkistino pripensas la kaŭzojn de tiel malfrua kanonizo de la sanktulo, pitoreske priskribas miraklojn kaj kulton de la episkopo Stanislavo. La konsiderojn finas la interesa, pro-funda meditado pri la forto de sankteco, super kiu la tempo ne havas povon.
Krystyna HESKA-KWAŚNIEWICZ
El:La semajna revuo Gość NIedzielny, 13 decembro 2020, n-ro 50, paĝoj 66-67
Zofia Kossak, KIELICH KRWI, ZLECENIE, BOŻE MOTORY, Servire Veritati, Lublin 2020, paĝoj 76
Elpoligis: Stanisław Śmigielski