Numero 133 – somero 2021
Vroclavo – ĉefurbo de Malsupra Silezio
Vroclavo, la ĉefurbo de Malsupra Silezio, estas unu el la plej malnovaj urboj en la Mez-Eŭropo. La plej malnova urboparto estas Ostrów Tumski, kiu iam estis insulo; el Wyspa Piaskowa gvidas tien la fera ponto Tumski. Sur Ostrów troviĝas kelkaj preĝejoj, inter ili la sagoforma kate-dralo de Sankta Johano Baptisto. Kun la estiĝo de dunivela preĝejo al Sankta Kruco kaj Sankta Bartolomeo ligita estas legendo. La vroclava princo Henriko kaj la episkopo Tom-aso kverelis pri tio, kiu el ili estas pli grava. Fine je la signo de konkordo ili decidis elkonstrui la kirkon de Sankta Bartolomeo. Sed kiam dum fosado laboristoj trovis la radi-kon forme de kruco, la episkopo volis ŝanĝi la nomon de la preĝejo je la nomo de Sankta Kruco. Por tio tamen ne konsentis la princo. Kaj tiel oni konstruis unu preĝejon sur tegmento de la dua. Al la malsupra, de Sankta Bartolomeo, oni malsupreniras laŭ deksep ŝtupoj, kaj al la supra, de Sankta Kruco, oni supreniras laŭ dudek kvar ŝtupoj.
La vroclava Malnovurba Ĉefplaco apartenas al la plej grandaj en Eŭropo. Staras sur ĝi la urbodomo, sur kies turo troviĝas la sescent-jara horloĝo, la plej malnova en Pol-lando. Antaŭ la urbodomo oni povas ekvidi la alportitan el Lvovo, apartenantan antaŭ la dua mondmilito al Pollando, monumenton de la komediverkisto Aleksandro Fredro. Multaj ŝtondometoj ĉe la urboplaco estis rekonstruitaj el ruinoj post la milito.
En Vroclavo konservata estas la vera trezoro. „Pano-rama Racławicka” (Panoramo de la batalo ĉe Racławice), tio estas la plej granda bildo pentrita far dekkelkaj pentr-istoj. Ĝi estas larĝa je 120 metroj, kaj alta je 15 metroj, do tiom, kiom la trietaĝa domo. La pentraĵo prezentas la bata-lon de falĉilsoldatoj de Tadeo Kościuszko kontraŭ la rusa soldataro apud la loko Racławice. Ĝi memorigas la centan datrevenon de la eksplodo de Kościuszko-Ribelo. Por montri la pentraĵon, estis konstruita la speciala ejo forme de rotondo, t.e. la ronda domo. Inter la pentraĵo kaj spek-tantoj oni starigis specialajn dekoraciojn: arbojn, herbojn, vojojn, ĉarojn, dank al kio al spektantoj ŝajnas, ke ili estas sur la vera batalkampo.
Joanna Wieliczka – Szarkowa
El: Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En la ĝardeno de Kreinto), Januaro 2021, paĝo 3.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski