Numero 131 – vintro 2020
Vortoj simplaj
La lingvo minimuma helpas atingi „pli grandan pre-cizecon en la interpreto de la vortoj de Jesuo kaj apogita sur ili kristana kredo“
Kial ĉe la vespermanĝo en la ukraina restoracio en Varsovio Slavko alvokis la libron de prof.Anna Wierzbicka titolitan: „Je kio kredas kristanoj? Rakonto pri Dio kaj pri homoj” [W co wierzą chrześcijanie? Opowieść o Bogu i o ludziach]? Tion mi jam ne memoras, sed samvespere ĉi libron mi mendis en la interreta librovendejo.
Lingvo minimuma
Anna Wierzbicka estas la konata en la mondo esplor-antino. Ŝi loĝas en Aŭstralio. En la jaro 2010 ŝi ricevis la premion de la Fondumo favore al Pola Scienco (tiel nomata pola Nobel-premio) por la kontribuo en la teorion de lingvo kaj pensado.
Ege simpligante, mi diru, ke prof. Wierzbicka kon-struis la lingvon minimuman, priskribantan la plej bazajn, universalajn nociojn kaj emociojn tiamaniere, ke oni povas traduki ilin en preskaŭ ĉiujn lingvojn de la mondo. La minimuma lingvo apelacias al aperantaj en ĉiuj lingvoj nocioj kiel vortoj signifantaj la samon. Jen ekzemploj: mi – vi, bona – malbona, proksime – malproksime, scii, ĉar,esti. Tiajn bazajn vortojn, havantajn siajn striktajn ekvivalentojn signifajn en ĉiuj lingvoj, oni apartigis nur (eĉ?) 65.
Sed por kio estas tio utila?
La rakonto pri Dio
Al lingvistoj, psikologoj, filozofoj la minimuma lingvo helpas kompari diversajn kulturojn. Wierzbicka de-cidis utiligi ĉi tiun ilon tre konkrete – en la tiel nomata pola lingvaĵo ŝi rakontis pri tio, je kio kredas kristanoj.
Ŝi konfesis, ke ŝia libro estas la efiko de multaj jaroj da skribado kaj pensado, multaj interparoloj pri kristaneco kun kredantoj kaj nekredantoj. Ĉefajn elementojn de kredo ŝi prezentis en sia libro en tre simplaj vortoj, kio pli grava, ĉe la premiso, ke kliento posedas nenian scion pri kristan-eco. La aŭtorino diras, ke la minimuma lingvo helpas atingi “pli grandan precizecon en la interpreto de la vortoj de Jesuo kaj apogita sur ili kristana kredo, kaj samtempe per-mesas prezenti ĉi kredon en la maniero universale alirebla kaj nome ne nur en unu kultura rondo, sed (…) ĝis la fino de la tero (Ago 1,8)”.
La profunde kredantaj kristanoj, precipe katolikoj, povas senti rezervon jam al la ideo mem tiel fore iranta simpligo de distanco tiel komplikita kaj samtempe mistera, kiu estas kredo. Sed ĉu misiistoj irantaj anoncadi Evange-lion al popoloj, kiuj ne konas Kriston, ankaŭ ne komencas de maksimumaj simpligoj, iufoje eble malprofundigoj de tio, kio estas nia kredo je Dio?
Kaj fine, ĉu en la mondo de informa ĥaoso, hiper-diverseco, miksado kaj diluo de nocioj, kiuj dum jarcentoj estis akraj kaj klaraj, kaj nun lanĉataj estas preskaŭ kiel la moderna knedoplasto – ĉu ne valoras dum momento pri-pensi la potencialon de minimuma lingvo? Ĉu paradokse nun la simplan rakonton pri Dio kaj homoj ne bezonas pleje Eŭropo? La maljuna Eŭropo, kiu jam eĉ ne kaŝas, ke ĝi ĉesis trakti kristanecon kiel la fundamenton, kiu vidas en ĝi nur balaston sur la vojo de “progreso”.
Io tre bona
En la libro de Wierzbicka, en la minimuma lingvo la Kristnasko aspektas jene.
„Kiam Maria diris al anĝelo: ‘Fariĝu al mi tiel, kiel vi diras’, io fariĝis en ŝia korpo. Ĉar tio fariĝis, post iu tempo ŝi naskis la bebon, tio estis filo. Ŝi nomis lin Jesuo, tiel kiel diris anĝelo. (…) Kiam Jesuo naskiĝis, Jozefo estis kun Maria. Ne estis kun ili aliaj homoj, estis nokto. Ne estis por ili loko en kiu ajn hejmo dum tiu nokto, pro tio Jesuo naskiĝis en groto, kie en nokto estis bovoj. Proksime al tiu loko estis paŝtistoj. (…) Iumomente la paŝtistoj ekvidis anĝelon, anĝelo diris al ili: ‘Mi volas ke vi sciu, ke io tre bona okazis dum ĉi nokto, Mesio naskiĝis en Betlehemo’. (…) Tiam paŝtistoj iris al Betlehemo, tie ili ekvidis Marian kaj Jozefon, ili ekvidis la etan Jesuon. (…) Tiuj homoj sciis tre multe pri steloj. Kiam ili ekvidis la stelon ne tian, kiel aliaj steloj, ili ekpensis tiel: ‘Naskiĝis infano ne tia kiel aliaj infanoj, tiu infano estos reĝo, estos la reĝo ne tia kiel aliaj reĝoj’.
Ankaŭ dum ĉi baldaŭa, venanta ĉiujare, sed nekutima decembra nokto, povas okazi io tre bona.
Katarzyna Zybertowicz
El: Semajnrevuo SIECI, 16-29.12.2019, paĝo 130.
Elpoligis: Sławomir Helicumski
___________________________________________________________________________________
Mi serĉis sub mia lito, en tirkesto kaj en kuirejo,
Sed nenie mi trovis la emon al laboro.