Numero 127 – vintro 2019

Vizito ĉe la profesoro Mieczysław Sygnarski en la jaro 1954

Profesoro Mieczysław Sygnarski, laŭprofesie german-isto, estas konata en la esperantista medio en Pollando ĉefe pro sia didaktika agado. Antaŭ la dua mondmilito li loĝis kaj instru-adis en Bydgoszcz kaj post la milito en la Jagelona Universitato en Krakovo. Konatas pro kelkaj siaj valoraj E-lernolibroj aper-intaj antaŭ 1939-a jaro kaj ankaŭ novprilaboritaj post la milito.

 

Mi interesiĝis pri Esperanto ekde la jaro 1949. Sed mi ankoraŭ tiam ne provis lerni ĝin funde. Okazis, tamen, somere en la jaro 1954, ke mi troviĝis por unumonata praktikado studenta ĉe urba kulturfako en Krakovo. Intencante viziti la profesoron en Krakovo, jam pli frue mi akiris lian hejman adreson.

La vizito okazis. La Profesoro akceptis min kore (ek-sciinte, ke mi emas al Esperanto). Ni interparolis pri la lingvo kaj pri mia emo ekkoni Esperanton. La gastiganto kompren-eble argumentis varme por E-o, kaj ankaŭ diris, ke tre gravas prezenti trezorojn de la pola literaturo en Esperanto por la tut-monda esperantistaro. Li informis min pri siaj traduk-laboroj, interalie pri la verko de Henriko Sienkiewicz titolita „Tra dezerto kaj praarbaro” kaj pri aliaj tradukoj. Li eĉ citis kelkajn tradukitajn fragmentojn. La gastiganto ne evitis informi min pri la situacio de esperantismo kaj pri tiama (1954 j.) rezolucio de la Kvara Ĝenerala UNESKO-Konferenco en Montevideo pri Esperanto. Tiu rezolucio rezultis el kelkjara kampanjo kunord-igita de Universala Esperanto Asocio kaj precipe de ĝia estrar-ano Profesoro Ivo Lapenna. Profesoro Mieczysław Sygnarski opiniis, ke post tiu rezolucio E-movado povas pli efike vastiĝi kaj aldonis, ke vere valoras okupiĝi pri Esperanto kaj agadi en la movado.

Dum la renkonto mi sentis, ke la profesoro estas tre fer-vora esperantisto kaj li donacis al mi sian libreton titolitan „Esperanto pomocniczym językiem światowym”, eldonitan en Krakovo fare de „Asocio de Esperantistoj en Pollando” en la jaro 1947, kaj li diris ke mi nepre trastudu ĝin. Li esprimis deziron, ke en Toruń fondiĝu Esperanto-rondo aŭ klubo.

La vizito firme fiksiĝis en mia memoro kaj certe entuzi-asmigis min por iĝi esperantisto. Endas konstati, ke en Toruń aperis poste kelkaj personoj, kiuj fondis Filion de PEA. Okazis tio en majo de la jaro 1956. Mi aliĝis al tiu grupo des pli, ke en 1956 mi jam konis Esperanton. La esperantista grupo havis siajn renkontojn en la Domo de Kopernik. La fondiĝo de la Filio de PEA en Toruń iĝis ebla danke al pluraj personoj, inter-alie de: Maria Dziedzicowa, Stefan Bukowiecki, Mariusz Dastych, Janina Ezupowiczowa, Longina Godlewska, Irena Laskowska, Jacek Piątkowski, Karol Siekierski, Romuald Skaliński, Henryk Witkowski. La unua prezidanto de tiu Filio elektiĝis s-ro Henryk Witkowski kaj la sekretario s-ino Janina Ezupowiczowa. La Filio funkciis aktive kaj plu funkcias ĝis la nuna tempo.

Prilaboris Romuald Skaliński

Kiam birdo vivas… Ĝi formanĝas formikojn.

Kiam birdo mortas… Formikoj formanĝas la birdon.

El unu arbo eblas fari milionon da alumetoj,

sed unu alumeto povas forbruligi milionon da arboj.

Cirkonstancoj povas ŝanĝiĝi en unu momento.

Ne humiligu nek faru maljustaĵon al iu ajn en la vivo.

Vi povas senti vin potenca hodiaŭ, sed la tempo estas pli

potenca ol vi…

Georgo Chmielewski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony