Numero 128 – printempo 2020
Vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Jesuo
Eŭkaristio realiĝas nur tiam, kiam nia vivo estas sig-nita per kruco. Laŭ Sankta Josemaria Escriva de Balagu-era, la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estas la vitala mo-toro de sacerdoto, la piliero, sur kiu estas konstruita lia sa-cerdota ekzistado. En sia moto li esprimas tion jene: “In laetitia nulla dies sine cruce” (En ĝojo estas neniu tago sen kruco). Sacerdoto vivas la ĝojon plene dum Sankta Meso, kiu estas lia ekzistomotivo, kio donas la sencon al lia vivo. Dum la Sankta Meso sacerdoto estas proksime al Hostio, sur pateno kaj en kaliko, estas vere antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj kune kun Li: Jesuo rigardas lin kaj li rigardas Jesuon. Ĉu ni estas plene konsciaj, kion tiel vere signifas la vera ĉeesto de Kristo mem, kia realiĝas antaŭ niaj okuloj sub la eŭkaristiaj formoj? Dum la ĉiutaga Sankta Meso la sacerdoto stariĝas vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Jesuo kaj precize en tiu momento li estas identigita, li identiĝas kun Kristo, estiĝante ne nur alter Christus, alia Kristo, sed vere li estas ipse Christus, la sama Kristo. Li konscias, ke li estas transprenita de la Persono de Kristo, transformita en precipa maniero en la sakramenta identigo kun la Plejsupra Sacerdoto de la eterna Alianco (kp. Ecclesia de Eucharistia n-ro 29).
Sankta Josemaria skribas plu: “Ĉiuj sacerdotoj – sa-me ni, pekuloj, kiel ankaŭ tiuj, kiuj estas sanktuloj – kiam celebras dum Sankta Meso, ne estas jam ili mem. Mi estas Kristo, kiu renovigas sian Dian Oferon de Kalvario sur Altaro”. Efektive ĉe la altaro mi estras nenion eĉ ĉi tiun Eŭkaristion, kiu nin ĉi tie hodiaŭ arigas. Kvankam mi ne estas inda je tio, Jesuo vere estas en mi, mi estas Kristo: kia grandioza konstato! Kia terura respondeco! Mi tremas pro timego, sed estas vero: mi estas ĉe la altaro en Lia nomo kaj sur Lia loko. In persona Christi mi konsekras panon kaj vinon post tio, kiam mi fordonis al Li mian korpon, mian voĉon, mian povran koron, tiomfoje profa-natan per miaj multnombraj pekoj, kaj mi petas Lin pri purgo. Antaŭtage de ĉiu eŭkaristia celebro Maria Virgul-ino, kiu ekceptas nin kiel infanojn en siajn brakojn, prepa-ras nin kaj vokas, ke ni konfidu nin mem, animon kaj kor-pon al Jesuo Kristo, por ke la miraklo de Eŭkaristio povu plenumiĝi.
Kruco, Eŭkaristio kaj Virgulino Maria kreas, formas, flegas kaj stabiligas nian vivon kristanan kaj sacerdotan. Tiumaniere fariĝas komprenebla, kial ĉiuj kristanoj kaj pre-cipe sacerdotoj, devas konstruadi sian internan vivon sur tiuj tri realecoj: CRUX – HOSTIA kaj VIRGO; Kruco, Eŭkaristio kaj Virgulino Maria. La Kruco naskas nin por la Dia vivo, sen Eŭkaristio ni ne povas vivi, kaj la Senmakula Virgulino gardas nian spiritan disvolviĝon kiel Patrino kaj formas nin, por kreski en la kredo. Jesuo rivelas al ni la misteron de tiu ĉiela nutrajo, en kiu ĝuste Lia Korpo far-iĝas la nutraĵo, kiu permesas al ni ĉerpi el Lia propra vivo, en la netrovebla intimeco, kia estas la amikeco kun Li. Sa-cerdotoj aŭ fidelaj kristanoj estas vere amikoj de Jesuo.
Sacerdoto Kardinalo Roberto Sarah
Prefekto de la Kongregacio pri la Dia Kulto
kaj la Disciplino de la Sakramentoj
Parto de la homilio eldirita la 28-an de septembro 2019
en la Baziliko de Sankta Petro en Romo.
El: Nasz Dziennik, 26-27 de oktobro 2019, paĝo M8-9; e-igis: S.Ś.