Numero 133 – somero 2021
Virgeco
Lastatempe konsekvence oni malgrandigas la valo-ron de virgeco, kiun oni konsideras esprimo de ‘antikveco’. Pli kaj pli ofte la junaj knaboj kaj knabinoj hontas konfesi tion, ke ili posedas ankoraŭ neniajn erotikajn spertojn. Junularo, kiu perforte volas esti ‘moderna’, komencas la seksan kunvivadon sen kono de la elementaj leĝoj, kiuj regas la homan psikon: iel ajn, kun kiu ajn, nur ke tio estu tuj. Estas ekster ĉia dubo, ke tia stilo de pensado haltigas konkretan homon en lia persona disvolviĝo.
*
“Mi havas 18 jarojn. Mi scias, ke knabinoj en mia aĝo pose-das jam seksajn spertojn. Kiam mi parolis pri ĉi tiu temo kun miaj koleginoj, mi sentis min ĉiam ‘malgrandigita’. Tio estis la ĉefa mo-tivo, ke iuvespere mi ekproponis al mia knabo, por … Li respondis al mi: mi estas preta. Memoru tamen, ke tio ne estas certa, ĉu por ĉiam ni restos kune. Kaj se la dua knabo postulos de vi virgecon? Kion al li vi diros?”
*
“En la medio kie mi edukiĝis, oni konsideris viron persono privilegiita kompare kun virino. De plej fruaj jaroj oni ‘persvadis’ min, ke viro estas forta, libera, povas fari tion kion li volas. Li devus ankaŭ ‘ekkoni’ multajn virinojn antaŭ edziĝo, por konfiguri sian karakteron, formi al si la ĝustan nocion pri edzino, sin prepari al la vivo. Tio tute ne ŝanĝas la fakton, ke de la kandidatino por edzino li postulas virgecon, kiu fariĝas por li la afero de honoro.
Mi neniam supozis, ke mi ekstaros fronte al tia problemo en la vivo. Kaj tamen… Enamiĝis en min knabo, kiu havas superabundan pasintecon malantaŭ si. Li adoras min sincere, sed mi ne povas res-pondi al li per tio mem. Li estas viro privilegiita en mia vivo, mi fordonas al li ‘ĉion’ pro la amo, mi tamen estas por li ‘iu’ siavice… Povas esti mi havas malnovajn opiniojn pri ĉi tiuj aferoj, sed mi starigis la principon: virgecon por virgeco. Ĉu tro multe mi postulas de la vivo?”
*
“Mi studas psikologion. Plene mi akceptas la kristanajn mora-lajn principojn. De plej fruaj jaroj oni instruis al mi hejme la respek-ton al knabinoj. Plej probable ĉi tiu morala formado decidas pri tio, ke kiomfoje mi konvinkiĝas, ke mia ‘damo’ de koro perdis jam virg-econ, mi tuj lasas ŝin al propra destino. Iufoje tio kostas min multe. Kial iuj knaboj faras maljustaĵon neripareblan?”
*
Kutime la problemon de virgeco oni venigas al signo anatomia-fiziologia. Tio estas tamen granda miskompreno. Virgeco, estiel granda provo de hom-valoro, posedas mora-lan dimension. Ĝi signifas certan sintenon fronte al seksa sfero en la homo. Ĉi tiu sinteno esprimas la deziron de for-dono sin al amata persono kadre de geedza vivo. Pro la granda amo la homo ne volas ‘ŝanĝi’ sin al etaj moneroj. Evidente, ke tio koncernas en egala grado tiel virojn, kiel ankaŭ virinojn.
En unuopaj kulturoj la virgeco estis diverse traktata. En la tradiciaj patriarkaj formacioj ĝi konsistigis la necesan kondiĉon por geedziĝo, kontraŭe en la afrikaj kulturoj ĝi estis rigardata kiel io, kio malhelpas.
Estas vero, ke la sinteno fronte al virgeco dependas de la erotikaj moroj kaj tipo de koncerna kulturo, sed mal-facile ne rimarki, ke ĝi havas profundan ligitecon kun per-soneco kaj povas esprimi diversajn sintenojn fronte al pro-pra ‘mi’. Eblas do specifi diversajn tipojn de virgeco:
- Virgeco narcisma, kiu esprimas la senton de super-eco de propra sekso kaj de alta propra memtaksado. Fronte al aliaj, kiuj vivas la seksan vivon, oni sentas malestimon kaj malŝaton;
- Virgeco estiel komplekso, kiam sian valoron oni vi-
das per la spertoj de seksa vivo;
- Virgeco estiel formo de plialtigo de sia valoro, kiam
vivante la erotikan vivon oni konservas ‘virgecon’
kun antaŭkalkulo por estonta edzo, se li konsiderus
ĉi tiun fakton grava;
- Virgeco estiel efiko de timo, kiam la homo pro
diversaj kialoj timas komenci la seksan vivon;
- Virgeco vidata estiel valoro, bono, donaco por
amato.
Sur la fiziologia ebeno la virgeco signifas la korpan integrecon, kiu principe finiĝas tuj kiam oni komencas la seksan kunvivadon. Oni devas tamen akcenti, ke la unua sekskuniĝo lasas neforviŝitan ‘spuron’ en la korpo de vir-ino, sed viro ne estas subordigita al tiuspeca kondiĉado. Tio signifas, ke sur la fiziologia ebeno virino ne povas ‘kaŝi’ sian pasintecon antaŭ viro, ĉar en ĉiu kazo ŝi estos ‘rekonita’, sed viro ne povas esti ‘kontrolita’ fare de virino. Estas ekster ĉia dubo, ke virinoj troviĝas en ‘pli malfacila’ situacio, pri kio ĉiam devus memori sinjoroj. La fiziologia kondiĉado de virino postulas la intensan senton de respon-deco flanke de viro.
Oni devas konfesi, ke en la pasinteco principe oni substrekadis la fiziologian dimension de la virgeco, kiu far-iĝis antaŭ ĉio la problemo por virino. La identigo de virg-eco kun la korpa netuŝebleco estas la bazo de multaj mitoj pri ĉi tiu temo, ‘piaj’ superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. La primi-tiva traktado pri la problemo de virgeco agas ĉiam favore al viro. Ni diru al ni sincere: inter viroj, kiuj postulas virgecon de la kandidatino por edzino, malmultaj estas tiaj, kiuj po-vas ‘pagi’ per tio sama. Malfacile estas paroli en tiaj kazoj pri la kutima homa honesteco, ĉar la virgeco ne estas eks-kluzive la problemo de virinoj.
Pro la korpa-spirita naturo de homo, multe pli grava estas la psika kaj morala dimensio de virgeco. En tiu aspekto la virgeco signifas certan nedependecon fronte al seksaj bezonoj, kapablon subordigi al si la instinkton kaj okupi propran distancon fronte al propra korpo. La homo, kiu konscie kontrolas sian impulsan vivon, estas libera de ĉiuj traŭmoj, kiujn kunportas la trofrua, nematura kaj pri-mitiva seksa vivo.
Vi certe min pravigos, ke la virgeco estas la maniero de esprimiĝado de homa persono. Ne limiĝas ĝi ekskluzive al la korpa netuŝebleco. Ĉiuj tri dimensioj: la fiziologia, psikologia kaj morala devas reciproke sin kompletigi. Ne-cesas tamen atenti la fakton, ke la decidan signifon havas la morala dimensio. Sur la biologia ebeno ne eblas paroli pri virto ĉu ankaŭ peko. La moralaj problemoj trovas sian sol-von sole sur la spirita ebeno. Malfacile estas konsideri kna-binon virgulino, se ŝi permesas al si ‘ĉion’ sed estas tiom ‘prudenta’, ke asekuriĝas kontraŭ tuŝo de la korpa inte-greco. Aliflanke malfacile malgrandigadi valoron de la knabino, kiu perdas la korpan integrecon rezulte de per-forto, nekulpigeblaj fizikaj traŭmoj ĉu ankaŭ de necesaj operacioj. La virgeco, kiu ne esprimas la deziron de eks-kluziva fordono sin al elektita persono kaj ne estas esprimo de homa digno – ne prezentas ian valoron kaj nenion signi-fas. Pro tio ne miru, ke la valoron de virgeco scipovas aprezi nur tiuj personoj, kiuj estimas sin mem kaj kapablas esti ravitaj de alia homo.
En la interpersona kontakto, kie ‘mi’ kaj ‘vi’ renkon-tiĝas en la amo, la virgeco estas esprimo de ekskluziva sin fordono. La amo, kiu kunigas viron kaj virinon, postulas, ke la reciproka sin fordono estu totala, ekskluziva kaj unika: kun ‘korpo’ kaj ‘animo’. La virgeco estas esprimo de kompleta donaco, kiun oni prezentas al amata persono el si mem. La korpa netuŝebleco estas la pruvo, esprimo kaj signo, ke nur ‘vi’ povas eniri la plej profundajn sekretojn de mia esto, ke nur ‘vi’ estas pridonacita de mi per amo, ke nur ‘vi’ povas min kompletigi.
Rimarku, ke la virgeco havas nur tiam sencon, kiam ĝi servas al amo, kiam ĝi esprimas la deziron de sin for-dono al amata persono kadre de edzeca ligo, kiam ĝi estas akceptata estiel valoro, kiu ebligas realigadi sin mem. Pro la digno de homa persono la virgeco fariĝas aŭtentika valo-ro, signo de interna matureco, donaco, kiun oferas al si reciproke viro kaj virino pro la aŭtentika amo. En la inter-personaj kontaktoj, kie ‘mi’ kaj ‘vi’ renkontiĝas en la plej profunda intimeco, ne eblas apartigi ‘korpon’ disde ‘ani-mo’. Tiusence la virgeco restos por ĉiam la morala provo de homo, la esprimo de regado de ‘spirito’ super ‘korpo’, la maniero de sin esprimado de la konkreta homa persono.
La virgeco, kiu estas esprimo de ekskluziva sin for-dono al amata persono, fariĝis specifa ‘signo’ en la kon-takto de homo kun Dio. Ĉi tiu signo esprimas novan mani-eron de la vivo en amo ekde la momento, kiam Kristo fin-realigis amon en la virga dimensio. En la religia senco la virgeco fariĝas valoro tiam, kia m homo elektas ĝin estiel vivostilon pro Kristo. La religion valoron de virgeco eblas finkompreni sole en la lumo de Revelacio. Flanke de Dio ĝi estas alvoko, flanke de homo – elekto, flanke de Eklezio – karismo por la bono de la Mistika Korpo de Kristo. Tial iuj kristanoj votas sin al virgeco.
En la Malnova Testamento oni rigardis la voton de virgeco kiel iuspeca kontraŭvaloro. La celibato de iuj pro-fetoj havis valoron simbolan en negativa senco: Izraelo, kiu forĵetas Dion estas tiel povra kiel virgulino, kiu ne havas idaron. Kristo, kiu finrealigis la amon en virga dimension, revelaciis la novan realecon kaj montris la novan stilon de vivo en la amo – en virgeco. Por finkompreni la virgecon en kristana senco, oni bezonas specialan gracon, super-naturan iluminiĝon, pli specifan helpon de la Sankta Spirito. La kristanoj opinias, ke la virgeco, samkiel la ge-edzeco, estas specifa vokiteco de Dio. Ĉi tiu vokiteco kon-cernas tiujn, al kiuj ĝi estis direktita de Dio.
La Nova Testamento revelacias la du aspektojn de amo: geedzecon kaj virgecon, kiuj en egala grado partopre-nas en la mister de Kristo. Inter tiuj du eblecoj ekzistas strikta interdependo. Ne eblas apartigi geedzecon disde vir-geco kaj virgecon disde geedzeco. Tiuj du statoj reciproke sin kompletigas en la Eklezio kaj ambaŭ realigas la miste-ron de Kristo, kiu estas unu: La amo de Dio al la homo.
Rimarku, ke la virgeco en morala senco estas prefere la eblo realigota. Tiu eblo povas esti divarsmaniere reali-gata de la konkreta homo. Unu estas evidenta: la virgeco devas servi al amo, ĉar en mala okazo ĝi perdas ĉian sen-con. Kun tio ligiĝas tiaj problemoj kiaj memregado, sento de propra digno, graco. La socia taboo rilatanta al la virg-eco en fizika senco alkondukis al tio, ke la nuntempaj kna-binoj provas forsavi sian fizikan integrecon tiucele, por ke pli poste ili ne havu malfacilojn en geedzeco, sed akceptas aliajn formojn de seksa aktiveco, ekz. karesumado. Tio estas la manko de finkompreno de la problemo.
Sac. Henriko Łuczak [Maturiĝado al amo, p.111; tr. SP]