Numero 132 – printempo 2021

Via renkonto kun proksimuloj

„Kion ajn vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj plej mal-grandaj, tion vi faris al Mi” (Mat 25:40).

 

Kara junularo!

 

Diversaj homoj diverse difinas la homan vivon. Unuj komparas ĝin al vojo, aliaj al vojaĝo. Kiel ajn ni difinus ĝin, restos la vero, ke vivo estas senĉesa renkontado kun mondo, kun homoj. Preskaŭ senĉesa renkontado kun la proksimuloj hejme, lerneje, surstrate. „En la vivo ni sole renkontiĝas, ni kuniĝas nur post la morto” (V. Hugo).

Iom ni parolu pri kutimaj, ordinaraj, ĉiutagaj renkontoj.          – Starvico en vendejo, aŭ antaŭ vendejo: „Ĉi tie vi ne staris”. „Kio? Mi ne staris? Estas vi, kiu ĉi tie algluiĝis!”. „Impertinenteco”.

– Juna sociologo eniras korteton, proksimiĝas al ado-leskanto ludanta kun kolegoj je „metaloplastiko”, defleksado de stangoj en ŝtuparejo. „Vi ludas, ĉu?”. „De via avinjo intereso”. „Knaboj, ni donu al li ladon”. La juna sociologo eksentis nur frapon en sian frunton kaj svene falis. Kiam li vekiĝis sur gard-ista sofo, li ekaŭdis mallaŭtan voĉon: „Silente, tuj fariĝos al vi pli bone, sed mi petegas, neniun vi akuzu ĉe la tribunalo kaj nenion diru ĉi tie, ĉar junaj Bąbniakoj subaŭskultas tra la pordo. Kaj mi volas havi trankvilan vivon, mi havas edzinon, infa-nojn…”

Ĉiutagaj renkontoj kun proksimuloj. Plej diversaj. Mi konfesas, ke estas malfacile iafoje ekkredi, ke ĉiuj tiuj renkon-titaj estas niaj proksimuloj… Kaj tamen, jes.

Kiu estas via proksimulo?

Proksimulo, estas tiu, kiun vi renkontas sur via vojo, kiu kreskas tuj ĉe vi, laboras, ĝojas aŭ ploras apud vi. Estas tiu, pri kiu vi parolas: mi estas tedita de li, estas tiu, pri kiu vi ne parolas kaj ne pensas, ĉar pasante vi rigardis kaj ne rimarkis lin. Tiu, kiu amas aŭ malamas – apud vi.

Proksimulo, estas tiu, kun kiu vi devas unuiĝi, por fariĝi plena homo. Proksimulo, estas tiu, kun kiu vi ĉiutage kunlabo-ras por finfari kreoverkojn. Estas tiu, kiun vi devas ami tutkore. Estas tiu, en kies ĉeesto vi estos juĝata. Proksimulo, estas sendito de Dio, estas afero de amo al Kristo. Estas tiu, per kiu Dio sin esprimas, per kiu Dio invitas, riĉigas, per kiu Dio mezu-ras nian amon. Proksimulo, estas via pano ĉiutaga, via ĉiutaga hostio. Proksimulo nomiĝas Jesuo Kristo. Jesuo Kristo loĝas kiel vi en la sama domo, laboras en la sama oficejo, sidas ĉe vi en kinejo. Via proksimulo.

Ni povas aldoni: La Disinjoro kreis bopatrinon kaj bo-filon, bofilinon kaj filinon, nepon kaj najbarinojn. Kaj do ili estas bezonaj. Pri ili ĉiuj diras Kristo, ke ili egalas al anĝeloj kaj estas infanoj de Dio. Kaj Li ordonas ilin ami. „Per tio ĉiuj scios, ke vi estas miaj disĉiploj: se vi havos amon unu al alia” (Joh 13:35). „Kaj kion ajn vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj plej malgrandaj, tion vi faris al Mi” (Mat 25:40).

Kun ili vi renkontiĝas…

Vi interrilatas hejme, en laborloko, ĉe amuzo, en tramo. Vi interparolas kun ili. Ĉiu via vorto influas ilin. Ne nur la en-havo de vortoj, sed ankaŭ via konduto, salutmaniero, rigardo, okulesprimo – indiferenta aŭ bonvolema, morna aŭ serena. Via etoso kaj humoro influas ilin, lasas ian spuron en ilia spiriteco. Ĝi povas esti supraĵa, efemera, forta aŭ daŭra. Tio dependas ne nur de vi, sed ankaŭ de li, de lia spirita stato en kiu li troviĝas en tiu momento. Tiu influo povas esti por li pozitiva aŭ nega-tiva. La animstato post kontakto kun vi estas iom pli bona aŭ pli malbona. Vi interrilatas kun homoj, vi dissemas ĉiam ĉirkaŭ vi aŭ bonvolemon, fidon, serenon, trankvilon, aŭ indiferenton, aŭ eĉ antipation, senvolontigon, triston, maltrankvilon.

Kiom ofte aŭtomate ni eldiras tion, kion en tiu momento sugestas al ni la penso. Per vortoj, per konduto ni eksterigas la momentan etoson, humoron. Tiel ni kontentigas nian spiritan bezonon. Nia penso ne haltas ĉe tio, kion bezonas tiu dua homo. Disiĝante de li ni ne demandas al ni, kiel ni influis lin, ĉu li deiras refreŝigita, plifortigita, aŭ do malfortigita, misagordita?

Ĉu vi pripensas tion kiam ajn? Kiel vi traktas kolegon aŭ koleginon, maljunulon aŭ etulon? „Kristo estas ĉiam proksime al tiuj, kiuj havas koron”.

Ŝajne en Jugoslavio vivas homo-radaro, blinda de nask-iĝo. Tamen li biciklas sur stratoj eĉ dum la plej granda intensiĝo de trafiko. Malgraŭ, ke li estas blindulo, kun neniu li kolizias. Li havas ian mirigan senson de intuicio… Kiel tia senso uz-taŭgus al ni ĉiuj en senco iom pli larĝa, spirita. Se vi nur scius ĝustatempe reteni la lastan vorton, se vi scius pli ofte rideti malgraŭ tuta doloro kaj vivklopodoj, se vi rompus obstinon kaj malemon, rezignus pri moralaĵoj, kaj devigus vin al pli da silenta boneco, se vi volus konstruadi por Dio, por Li vivanta en fratoj…

– Se vi pretus preĝi por tiuj, kiuj estas nevolontaj al vi. Preĝu por tiuj, kiujn vi renkontis hodiaŭ hejme, surstrate, por tiu kiu staras ĉe vi preĝeje, por tiuj, kiujn vi renkontos ankoraŭ dum la tago. Por la tristaj kaj travivantaj malfacilojn de adoles-kanteco, kun kiuj estas malfacile al vi kunvivi, por la forlasitaj kaj neglektitaj, por ke Dio gardu ilin kontraŭ dubo kaj amaro. Por ĉiuj, kiujn vi renkontas kaj renkontos dumvoje, por junul-ino, kiun vi amas…

– Por ke neniu el ili fariĝu pli malbona per tio, ke li/ŝi kontaktiĝis kun vi. Ke neniu fariĝu malpli pura, malpli honesta, malpli bona, malpli nobla, tial ke li iris kune aŭ preter vi, por ke ĉiu el ili fariĝu pli bona. Ĉar ili estas „signitaj per sigelo de la Sankta, promesita Spirito” (Efe 1:13).

„Ĉar ni ĉiuj fariĝos atestantoj en Jerusalemo, en la tuta Judeo kaj Samario ĝis la fino de la tero” (kp. Ago 1:8). Vivaj atestantoj de Kristo, de Lia vero, Evangelio kaj amo.

„Reciproke portu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo” (Gal 6:2). „Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, ankaŭ vi faru al ili” (Mat 7:12). Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.94, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony