Tiun unu tagon
Vi iĝas dividebla
per ĉiu mano
Kaj mem dividas
inter ĉiujn
Ili rompas Vin
rompas kaj rompas
sin mem
Neniu atendas
ke Vi bongustas
plej bone
tamen Vi disfluas
en buŝo
Vi venas blanka delikata
pli fragila ol pano –
en la derompita mistero
de la vigilia oblato.