Numero 128 – printempo 2020
Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona.
Ĉiuj homoj volas esti bonaj je io, neniu volas esti nur averaĝe bona, ĉu? Tamen oni ne povas de unu tago al la sekva esti perfekta je io. Oni lernas nur per ekzercado, erar-ado kaj malsukcesoj. Multaj homoj timas la honton erari kaj ne esti perfekta… kaj do tute ne komencas realigi sian revon.
Tamen, fari erarojn estas necesa paŝo en la lernado. Fari erarojn do ne estas honto. Estas la homoj kiuj hontigas kiuj faras la plej grandan eraron!
(MsN – januaro-februaro-marto 2020)
________________________________________________________________________________
Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.