Numero 135 – vintro 2021

Vi estu bona homo

Kara junularo!
„Kiel ĉarma estas homo, se li estas vere homo” – tia frazo falis iam el radiolaŭtparolilo. Bela kaj profunda frazo. Se vi ĉiam pensus, parolus kaj kondutus kiel konvenas al plena, bona homo. Sed bedaŭrinde, homoj plenas de bonaj principoj, sed en la vivo aplikas nur acidojn. Nenia kreito scipovas tiel malami, turmenti, noci kaj agi maljuste, kiel ĝuste homo. Nenia besto organizadis iam koncentrejojn, in-ventadis armilaron de amasa ekstermo. Rigardante multajn agojn malfacile finkompreni kaj ekkredi, ke homo estas ilia aŭtoro. Oni tiam volontas ripeti post la mortinta prezidento de Novjorko, La Guardia, kiu postmilite estis en Varsovio kaj ĉe la vido de ruinoj diris: „Mi hontas vere, ke mi estas homo…”. Tiel monstra estas homo, ke li ne meritas ofte la nomon de racia estulo, kreita laŭ la bildo de Dio.
Kaj ĉiu el ni tion sentas kaj konvinkiĝas en si mem. Malfacile do esti homo, eble plej malfacile, ĉar antikva saĝulo serĉis homon kun lanterno dum plena tago en foir-ejo. Aliflanke – estas hodiaŭ granda bezono pri homo bona kaj nobla. Superproduktado de specialistoj en diversaj bran-ĉoj de scio kaj tekniko, kaj sur la tutmonda forumo – manko de bonaj homoj. Ni travivas grandan devaluon de homo, de lia valoro. Instruis nin konkreta leciono de la lasta milito, instruas nin la ĉiutaga vivo. Kaj kvankam ni mem kunpremis propran koron per egoismo, tamen ni sopiras pri homoj kun koro, pri bonaj homoj. Ni postulas bonecon, bonvolemon ĉie: hejme, en laboro, en tramo, en vendejo, ĉie. Ni volas, ke oni traktu nin kiel homojn. Ni rajtas tion. „Vi estu homo” – ni parolas sub adreso de aliaj homoj. Kiam ni rimarkis la bonecon, bonvolemon en la papo Johano 23a, tiam ni mem eksentis tion por li, ĉar al boneco oni ne povas rezisti, sed plej malfacile esti homo.
Mirigan malbenon havas ĉinoj: „Ke vi naskiĝu kaj vivu en interesaj tempoj”. Homo estas interesa kreito. En infanaĝo plej mallerta estulo, kaj aliras rilate en kurta tem-po al grandegaj atingoj. Laŭ praktika vidpunkto ĉiu besto pli saĝa ol li, kaj ja li sola estas racia. Ofte li ne kredas je alia vivo kaj batalas pro iaj moralaj idealoj, sin vivon fordonas por ia emblemo, simbolo. Li fuĝas en la mondon de meta-fiziko. Estas ravita de folio, floro. Unika estulo, kiu malkon-sentas tion, kio li estas. Unika estulo ribelanta kontraŭ si kaj aliaj. Unika estulo, kiu ne povas trovi al si lokon. Li estas plej verŝajne perdita, kvazaŭ li foriĝus de konvena al si medio kaj ne povas ĝin retrovi. Eterna serĉanto – eblus diri. „Li portas en si la belecon de perdita Dio” – kiel diras Paskalo. Estas en li „mizeroj de granda sinjoro”, „mizeroj de detronigita reĝo”. Tio estas fonto de tragedio en la homo. Tio estas kaŭzo, ke li ne povas esti, sen peno kaj forto-streĉo, plena, bona homo. Jes. Li estas kruco kaj krucenig-mo por si mem kaj por aliaj, kaj stumblas sur si mem. Kial? Ĉar sur kruciĝo de homaj paradoksoj estas la koro, en senco materiala kaj pliprofunda, metafora. Pro tio:
Oni devas resanigi la koron.
Emigi al tono de bonvolemo, boneco kaj amo, kaj nome en pensoj, sentoj kaj agoj. „Ĉar vi estas la eklezio de la vivanta Dio” – diras sankta Paŭlo. Oni devas larĝigi pro-pran koron, ke ĉiuj povu en ĝi lokiĝi. Antaŭ ĉio Dio mem. Larĝigi sian opinion pri homoj: – Juĝu neniun laŭ la ŝajnoj, ĉar ili erarigas, – ne mezuru homojn kaj ilian konduton laŭ la propra „ŝajnas al mi”. Ne kredu al propraj komprenoj de bono kaj malbono, al propraj modeloj de karaktero. Eliru renkonte kun larĝa gesto de sincereco kaj boneco en vortoj kaj agoj. La homa vorto ne povas esti nematura larvo, mon-stro. Ĉar per lingvo ni benas Dion la Patron kaj per ĝi ni malbenas homojn kreitajn laŭ Lia bildo. „Kiu gardas sian buŝon, gardas ankaŭ sian animon”. „Malvasta animo neniam sentas malplenon, ĉar ĉiam plenigita estas per nenio” (Ruselo).
Mi finlegis iam en unu memorlibro tiajn vortojn: „Atentu tion, kiel vi vivas. Eble vi estas unika biblio, kiun iuj ĝenerale legas”. Jes. Ĉiu el ni estas tia iradanta biblio, kiu devas disvastigi laŭ faro la veron, bonon, amon kaj feliĉon. Kio pli: – La vivo similas al libro. Malsaĝulo foliumas ĝin rapide. Saĝulo legas ĝin kun prudento, ĉar li scias, ke li rajtas ĝin legi nur unufoje.
Traktu vian vivon serioze, estu plena homo, kaj tiam vi konvinkos vin mem kaj aliajn, ke vere „homo estas ĉar-ma estulo, se vere li estas homo”. Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.104, tr. SP)
________________________________________________

Se Dio estas la Dio de la vivo – kaj Li estas tia –,
al ni ne estas permesite mortigi fratojn je Lia nomo.

Se Dio estas la Dio de la paco – kaj Li estas tia –,
al ni ne estas permesite militi je Lia nomo.

Se Dio estas la Dio de la amo – kaj Li estas tia –,
al ni ne estas permesite malami la fratojn.
*
Se Dio ekzistas, do kial estas tiom da malbono?
Kaj se sapo ekzistas, do kial estas tiom da malpuro?
Ĉu ankoraŭ iaj stultaj demandoj?

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Wybór nowego Zarządu Prowincji

Wybór nowego Zarządu Prowincji

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2023: Waleria Pomianek, Maria Góra, Stanisław Dubiel; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony