Numero 135 – vintro 2021

Vero pri signifo de la homa sekseco

„Sen kompreno de la revelaciita vero pri signifo de la homa sekseco ne eblas kompreni la kristanismon”.

(S-ta Johano Paŭlo la Dua)

 

Sinjoro Dio deziras, ke la seksa kunvivado estu:

– esprimo de reciproka amo de virino kaj viro per totala (korpa kaj spirita) sindono al si, ke ili „du estu unu karno” (Efe 5:31);

– sankta signo de la geedzeca sakramento, kiu kaŭzas ke la geedzoj partoprenas en la vivo kaj amo de la Triunua Dio.

Sinjoro Dio instruas nin, ke la seksa kunvivado estas rezervita nur por virino kaj viro, kiuj havas la sakramenton de geedzeco.

Oni devas memori, ke:

– La plej intima unueco de virino kaj viro en la seksa kunvivado estas loko de aparta ĉeesto de la krea ĉiopovo de Dio, kiu povas ekzistigi novan homon.

– La plej granda trezoro, kiun posedas geedzoj, estas la daŭra ĉeesto de Jesuo en la geedzeca sakramento, danke al tio ilia geedza unueco fariĝas bildo kaj ikono de la Sankta Triunuo.

– La geedzoj neniam devus kunvivi kun si en la stato de mortala peko, ĉar nur tiam ili povos pridonaci sin reci-proke per la amo, per kiu amas ilin Jesuo.

– Dum la sakramento de geedzeco Sinjoro Jesuo kunigas la virinon kaj viron per la nerompebla ligo: „Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu” (Mat 19:6). La ge-edziĝo valide farita estas nerompebla. Ĉe Sinjoro Dio ne estas divorcoj.

Sinjoro Dio deziras, ke la seksa kunvivado estu es-primo de la amo, kiu havas fonton en Lia amo, ke estu sankta signo de la sakramento de geedzeco.

Plena riĉeco kaj belo (spirita kaj korpa) de la seksa kunvivado estas ebla nur en la sakramenta ligo de edzeco, kiam la geedzoj estas en la stato de sanktiga graco. En la Dia pedagogio ĉiam plej grava estas la amo, kaj la seksa plezuro kaj sentostatoj devas esti subordigitaj al la leĝo de amo, esprimita en la ordonoj. Plej multe vundas mian koron la pekoj de malĉasteco”. (Sinjoro Jesuo al Rozalia Celak). „Pekoj, kiuj enigas plej multe da homoj en la inferon, estas la pekoj de malĉasteco”. (Dipatrino en Fatimo).

„Ne trompiĝu! Nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek malmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj heredos la regnon de Dio” (1 Kor 6:9-10).

En la lumo de Dia revelacio videblas, kiel granda malbono estas la antaŭedziĝa kunvivado, kokro, apliko de kontraŭ-koncipado, masturbado, karespalpado, midzado, samseksemaj agadoj, pornografio ktp. Tiuj agoj faras teru-ran suferon al Kristo, ĉar ili detruas la amon, pliprofundigas egoismon kaj dependigas de seksaj spertoj. Ili estas mortalaj pekoj, ĉar ili rompas la amoligojn kun Dio kaj kun aliaj homoj, enkondukas en la staton de spirita morto kaj sklavigo fare de la fortoj de malbono.

En unu el siaj mistikaj vizioj s-ta Faŭstina ekvidis scenon de la skurĝado de Jesuo. Tuta Lia korpo estis kov-rita de vundoj. Sinjoro Jesuo klarigis, ke kaŭzis ilin la pekoj de malĉasteco, kaj aldonis: „Vi vidas, jen estas suferado pli-granda ol mia morto” (Tag. 445).

 

Maturiĝado al amo kaj korpureco. La superregadon de dezirego de sia korpo, la mortigadon de „malĉasteco, mal-pureco, volupto, malbona deziro” (Kol 3:5), la maturiĝadon al amo kaj korpurecon oni atingas nur surbaze de la amo de Kristo. La mizerikorda amo de Jesuo estas la plej efika kuracilo kaj terapio por ĉiuj sklavigoj kaj vundoj kaŭzitaj de pekoj. Sinjoro Jesuo diras: „Ju pligranda mizero, des pli-grandan havas rajton al mia mizerikordo” (Tag. 1182); „Ju pli multe animo konfidos, des pli multe ĝi ricevos” (Tag. 1578).

Oni devas sin armi per pacienco kaj subiĝi al la kur-acado de resanigo, kiun proponas al ni Jesuo. Ĉiu, kiu ne senvolontiĝos, kaj en la persista preĝado, en la sakramentoj de pentofaro kaj Eŭkaristio akceptados la amon de Kristo, estos resanigita. Sinjoro Jesuo certigas: „kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita” (Mat 10:22).

Por ke Sinjoro Jesuo povu nin resanigadi per sia amo, ni devus: – Ĉiutage preĝi la rozarion, legi la Biblion kaj, se tio eblas, partopreni en la Eŭkaristio kaj dum unu horo adori Jesuon ĉeestan en la Plejsankta Sakramento. –Tuj leviĝi el ĉiu grava peko en la sakramento de pentofaro, por ĉiam esti en la stato de sanktiga graco. Regule (ĉiumonate) iri por pekkonfeso.

Movado de Puraj Koroj

 

La plej grava vivtasko de ĉiu el ni estas maturiĝado al amo. Tiucele Sinjoro Jesuo invitas vin al Movado de Puraj Koroj, por ke Li povu kuraci, liberigi de ĉiaj sklavigoj, formadi belan karakteron kaj restarigi la korpurecon.

Kiu povas aliĝi al Movado de Puraj Koroj?

Ĉiu, kiu deziras oferi al Jesuo sian koron por kuracado kaj lerni de Li ami per la pura amo.

Kiaj estas postuloj? Sincera preteco plenumi ĉiujn sindevigojn entenitajn en la Preĝo de konfido.

Kiel aliĝi al MPK? – iru por pekkonfesi – akceptu Jesuon en la Komunio, – fordonu al Li vian koron, preĝante la Preĝon de konfido.

Por ke Jesuo povu vin kuracadi, instruadi ami kaj formadi vian karakteron, vi devas ĉiutage permesi al Li tion. Tial nepre tiel dismetu vian planon de la tago, ke en ĝi estu konstanta tempo destinita por preĝo, laboro kaj por ripozo. Tio enkondukos harmonion en vian vivon. Neniam sen-volontiĝu. Kiam vi forfalos, tuj iru pekkonfesi kaj kun Jesuo komencu denove. Ĉion, kio havas grandan valoron, oni akiras per peza laboro, peno kaj abnegacio. Ne forgesu, ke tre grava elemento de konstanta formado en Movado de Puraj Koroj estas legado de dumonata revuo „Miłujcie się!” [Amu unu la alian!].

 

Informu la redakcion de „Miłujcie się!” pri via aliĝo al MPK. Sendu al ni viajn datumojn (nomo kaj familinomo, adreso, dato de naskiĝo kaj dato de aliĝo al MPK), por ke ni povu enskribi vin en Libro de puraj koroj kaj sendi al vi formadajn materialojn kune kun speciala beno.

 

„Nur la pura koro povas plene ami Dion! Nur la pura koro povas plene efektivigi grandan faron de amo, kiu estas geedzeco! Nur la pura koro povas plene servi al aliulo!”

(s-ta Johano Paŭlo la Dua)

 

Adreso: „Miłujcie się!”

  1. Panny Marii 4, 60-962 Poznań.

Tel.: 61 64 72 686, redakcja@milujciesie.org.pl;

www.milujciesie.org.pl

 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony