Numero 131 – vintro 2020
Turkio – laŭspure de Apostoloj
Biblia Lando
Neeble imagi al si Novan Testamenton sen la Evan-gelio kaj Apokalipso de Sankta Johano kaj sen la leteroj de Sankta Paŭlo. La unua el ili difinadis sin mem kiel “amata disĉiplo” de Jesuo. Estis donita al li ekvidi la vizion de la mondfino, pri kiu li skribis al sep Eklezioj. La dua, nomata Apostolo de la Nacioj, alportis la Bonan Novaĵon al loĝan-toj de Eŭropo kaj Azio. Ni invitas al pilgrimado laŭspure de tiuj du grandaj atestantoj de la kredo, kiu ebligos al partoprenantoj ne nur ekkoni ekzotikajn kaj belajn lokojn, ludantajn gravan rolon en la antikva kristanismo, pri kiuj aldone parolo estas en la Sankta Skribo, sed ankaŭ realigi la spiritan vojaĝon, kiun ankaŭ ili realigis.
Turkio, kvankam nun estas ŝtato muzulmana, trovi-ĝas sur la historiaj teritorioj apartenaj al la kristana Bizan-co, nomata ankaŭ orientromia imperio. La nuntempa Istan-bulo estas iama Konstantinopolo – la ĉefurbo de la Bizan-ca Imperio. Post la dispartiĝo de kristanaro en la dekunua jarcento ĉi tiu ŝtato fariĝis la plej grava centro de la ortodoksa kulturo, en kiu ekestis multaj grandiozaj temploj kaj artverkoj. La vojaĝo al Malgrandazio estos do ekskurso tra historio kaj epokoj de la frua kristanismo pere de la bizanca lukso ĝis la lokoj konvenaj por la nuntempa, moderna muzulmana Turkio. La plej granda spirita traviv-aĵo estos tamen la malkovro de lokoj, kiujn vizitadis Sankta Paŭlo kaj Sankta Johano aŭ kiuj almenaŭ estas ligitaj kun ilia agado. La ebleco ekvidi Tarson – la familian urbon de la Apostolo de Nacioj – por ĉiam ŝangas la imagon pri lia vivo. Simile la ekkono de Efezo kaj Kolosoj ebligas alie ekrigardi al la paŭlaj leteroj, kiuj ĉesas esti skribataj al ho-moj tute al ni fremdaj, kies vivkondiĉojn ni ne konas. Siavice la vizitio en Laodikeo, kiun Sankta Johano elektis kiel unu el sep Eklezioj, al kiuj li sin turnis en Apokalipso, ebligas malkovron, ke la libro mem havis tre konkretajn adresatojn kaj ne rilatiĝas nur al estonteco.
Prilaborita fare de MARIANUM TRAVEL
El: La revuo Z Niepokalaną (Kun la Senmakula), printempo 1 (101) 2020, paĝo 22
Esperantigis: eseś