Toleremo estas aŭ devus esti la plej grava vorto ĉe esperantistoj. Inter ni, pli ol ie ajn, troviĝas homoj kun plej diversaj ideoj kaj ni devas pruvi ke ni povas kunvivi en paco kaj harmonio, ĉar la estonteco de la homaro dependas de tia mondkoncepto.
Tio ne signifas, ke vi devas ĉion pacience toleri. Vi tuj reagu, se io ne estas laŭ via konvinko. Sed ĉe la disvolv-ado de via opinio ne forgesu, ke ekzistas homoj kun aliaj konvinkoj, kiuj povas esti same ĝustaj, aŭ kiujn estas mal-facile aliformi. Kaj ni disponas, kiel cetere la tuta mondo devus disponi, nur pri unu rimedo: amo al la homfratoj.